Armin Laschet
germana politikisto
Armin LASCHET (naskiĝis la 18-an de februaro 1961 en Aachen, Nordrejn-Vestfalio, Germanio, do nun 61-jara) estas germana politikisto. Lia partio estas la kristandemokratia CDU. De 2017 ĝis 2021 li estis ministroprezidanto de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio.
Armin Laschet | |||||
---|---|---|---|---|---|
ministroprezidanto de Nordrejn-Vestfalio | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Armin Laschet | |||||
Naskiĝo | 18-an de februaro 1961 (61-jara) en Aachen | ||||
Religio | katolika eklezio [#] | ||||
Lingvoj | germana [#] | ||||
Ŝtataneco | Germanio [#] | ||||
Alma mater | Bonna universitato • Munkena universitato • Pio-gimnazio en Aachen [#] | ||||
Partio | Kristandemokrata Unio de Germanio [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patrino | Marcella Laschet [#] | ||||
Edz(in)o | Susanne Laschet [#] | ||||
Infanoj | Johannes Laschet [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • ĵurnalisto • universitata instruisto • juristo • ĉefredaktisto [#] | ||||
Aktiva en | Duseldorfo • Strasburgo • Bruselo • Bonno • Aachen [#] | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
ministroprezidanto de Nordrejn-Vestfalio ![]() | |||||
Dum | 2017 – 2021 | ||||
Antaŭulo | Hannelore Kraft | ||||
Sekvanto | Hendrik Wûst | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En januaro 2021 Laschet estis elektita kiel partiestro de CDU, kiel posteulo de Angela Merkel. Li estis la kanceliera kandidato de CDU por la parlamenta baloto en septembro 2021, sed malvenkis kontraŭ Olaf Scholz de la socialdemokratia partio SPD. Poste li eksiĝis kiel ministroprezidanto kaj partiestro.