Jack ABRAMOFF estas usona lobiisto. Li naskiĝis la 28-an de februaro 1959 en Atlantic City, sed lia familio translokiĝis en lia aĝo 10 al la kalifornia Beverly Hills.

Jack Abramoff
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1959 (1959-02-28) (65-jaraĝa)
en Atlantikurbo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Georgetown University Law Center • Beverly Hills High School • Universitato Brandeis
Okupo
Okupo filmproduktoroadvokato • lobiisto • filma scenaristo
TTT
Retejo https://abramoff.com/
vdr

Abramoff vivas ekde siaj dekjaroj kiel ortodoksa judo. Li agadis en la dekstar politiko ĝis meze de la 1980-aj jaroj, kiam li ŝanĝis al la filmproduktado. Lia plej konata filmo estas la Ruĝa Skorpio en 1989.

Li revenis en la politikon en 1994, kiam venkis la respublikanoj, el kiuj li multajn konis. Pro tio li estis dungita ĉe firmao, okupiĝinta pri lobiado kaj juraj konsiloj.

Lia unu tasko estis la reprezentado de Nord-Marianaj insuloj. Li sukcese koruptis la politikistojn, kiuj volis ŝangi la leĝojn tuŝantajn la insulojn (ne validis tie la minimuma salajro, sed la produktistoj rajtis uzi la markedon Made in USA).

Meze de la naŭdekaj jaroj, li eklobiis en nomo de la praloĝantoj de Usono pri hazardludoj. Por tio li konvinkis la indiĝenojn, ke ili ĝiru monon al respublikanaj organizoj.

En 2001 li iĝis la plej lerta kaj influhava lobiisto en Vaŝingtono. Tiam li estis jam milionulo, lia laborprezo atingis la 750 USD/horo, li posedis du restoraciojn, li rajtis rekte viziti Karl Rove-on. (Rove dungis pli fruan personan helpiston de Abramoff).

Krom la mono kaj influo, Abramoff akiris honoron, ĉar li donacis por bonfaraj celoj kaj fondis religian privatlernejon.

Komence de 2006 li akuz-interkonsentis kaj ekparolis pri la koruptado.