Malfermi la ĉefan menuon

Peter Singer

aŭstralia filozofo

Peter Albert David SINGER, (naskiĝis la 6-an de julio 1946) estas aŭstralia morala filozofo. Li estas profesoro pri Bioetiko en Universitato Princeton, kaj Laŭreata Profesoro ĉe la Centro por Aplikata Filozofio kaj Publika Etiko en la Universitato de Melburno.[1]

Peter Singer
Singer1.jpg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1946 (1946-07-06) (73-jara)
en Melburno
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Aŭstralio
Alma mater Universitata Kolegio • Universitato de Melburno • Scotch College, Melbourne
Profesio
Profesio filozofoprofesoroverkistopolitikisto
TTT
Retejo https://petersinger.info/
Information icon.svg
vdr

Singer specialiĝas pri aplika etiko kaj aliras etikajn aferojn el laika, utilisma perspektivo. Li estas konata precipe por lia libro Besta Liberigo (1975), en kiu li argumentas favore al veganismo, kaj lian eseon "Malsato, Aflikto kaj Moralo", en kiu li argumentas favore donaci por helpi la tutmondajn malriĉulojn. Dum la plej granda parto de lia kariero, li estis prefere utilisto, sed li deklaris en La Vidpunkto de la Universo (2014), kun Katarzyna de Lazari-Radek, ke li fariĝis hedonisma utilisto.[2]

ReferencojRedakti