Aŭstraliaj Verduloj

politika partio en Aŭstralio

La Aŭstraliaj Verduloj estas la ĉefa ekologia politika partio en Aŭstralio. Ĝi estas la dua plej granda maldekstrema partio en Aŭstralio. Ĝin gvidas Richard Di Natale ekde 2015. Bob Brown estis la gvidanto dum 2005-2012 kaj Christine Milne gvidis ilin dum 2012-2015.

Aŭstraliaj Verduloj
emblemo
Verda partio
Komenco 22-a de aŭgusto 1992 vd
Lando(j) Aŭstralio vd
Sidejo Kanbero
Ideologio

Verda politikoprogresismo

Ĉefestro(j) Richard Di Natale vd
Membro de Tutmondaj Verduloj vd
Filioj Australian Greens SA • Australian Greens Victoria • Queensland Greens • Greens New South Wales • Northern Territory Greens • Greens Western Australia • Tasmanian Greens • ACT Greens vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Aŭstraliaj Verduloj
Australian Greens
Emblemo de Aŭstraliaj Verduloj
Verda partio
Lando  Aŭstralio
Estro Richard Di Natale
Fondiĝo 1992
Ĉefa sidejo GPO Box 1108, Kanbero GPO ACT 2601
Ideologio Verda politiko, progresismo
Retejo http://greens.org.au/
vdr

La partio formiĝis en 1992 kaj estas hodiaŭ konfederacio de ok subŝtataj kaj teritoriaj partioj. Aldone al ekologiismo la partio celas per kvar fundajn valorojn: ekologia daŭripovo, socia justeco, bazdemokratio kaj paco kaj neperforto.[1]

Partiaj gravecoj spuras el diversaj devenoj – precipe la frua ekologia movado en Aŭstralio kaj la formado de la Unuiĝinta Tasmanio-Grupo, unu el la unuaj verdaj partioj en la mondo, sed ankaŭ el la nuklea senarmiĝo movado en Okcident-Aŭstralio kaj sekcioj de la industria maldekstro en Nov-Sud-Kimrio.[2] Estas kunlaboro inter ekologiistaj aroj dum la 1980aj jaroj kun diversaj gravaj protestoj. Kernaj homoj okupitaj en ĉi tiuj kampanjoj inkluzivis eksajn gvidantojn de la partio Bob Brown kaj Christine Milne kiuj poste celis kaj gajnis seĝoj en la Tasmania Parlamento kaj formis la Tasmaniajn Verdojn.

Federe, la Verdoj havas dek senatanojn kaj unu deputiton en la malalta ĉambro, 23 elektitajn reprezentantojn en subŝtataj kaj teritoriaj parlamentoj, pli ol 100 lokaj konsilistoj kaj proksima al 10 000 partianoj (en 2011).[3][4]

La partio subtenis federe la Laboristan ministraron de Julia Gillard. Hodiaŭ, ĝi subtenas Laboristan ministraron en la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio. En Tasmanio, ĝi subtenis multajn ministrarojn, kaj laboristajn-maldekstremajn kaj liberalajn-dekstremajn.

Referencoj redakti