Teoria filozofio estas branĉo de filozofio kiu centriĝas en la teoria studado aŭ filozofia vidpunkto mem. La divido de filozofio en praktika kaj teoria fako havas sian originon en la morala filozofio kaj kategorioj de natura filozofio de Aristotelo. En Danio, Finnlando, Pollando, kaj Svedio oni instruas kursojn pri teoria kaj praktika filozofioj separate, kaj estas separataj gradoj. Aliaj landoj povas uzi similan skemon — kiel kelkaj universitatoj de Skotlando, por ekzemplo, dividas filozofion en logiko, metafiziko, kaj etiko — sed en plej universitatoj tra la tuta mondo filozofio estas instruata kiel sola studobjekto. Estas ankaŭ unuigita filozofia studobjekto en kelakj svedaj universitatoj, kiaj ĉe Södertörns Högskola.

Teoria filozofio estas foje konfuzita kun analiza filozofio, sed tiu lasta estas filozofia movado, kiu enhavas kelkajn ideojn kaj metodojn sed temas pri ĉiaj filozofiaj temoj, dum la komence menciita estas maniero pritrakti flozofiajn demandojn en du diferencaj kategorioj en la kunteksto de studobjektaro.

Ekzemploj de studobjektoj de teoria filozofio redakti

Eksteraj ligiloj redakti