Metaetiko estas la parto de etiko kiu strebas kompreni kaj ekspliki la esencon de etikaj ecoj, sintenoj, prijuĝoj, kaj paroloj. Metaetiko malsamiĝas de normiga etiko per tio, ke ĝi ne penas decidi pri la etikeco aŭ maletikeco de apartaj agoj aŭ situacioj (kio sekvigus aprobon de kelkaj etikaj juĝojn kaj malaprobo de aliaj), sed anstataŭe penas malkovri la trajtojn de etikaj ecoj mem.

Kelkaj el la plej bazaj demandoj estigitaj de metaetiko estas la jenaj:

  • Kion signifas "moraleco" kaj "morala ago" aŭ male, "malmoraleco" kaj "malmorala ago"?
  • Kio estas la esenco de etikaj prijuĝoj?
  • Kiel oni povas defendi moralajn prijuĝojn?

Kelkaj el la plej oftaj metaetikaj skoloj:

  • Morala realismo, kiu asertas ke vere ekzistas moralaj normoj sendepende je la kredoj aŭ opinio de iu menso - la normoj estas objektivaj trajtoj de la vera mondo.
  • Morala kontraŭrealismo, kiu iel neas la ekziston de objektivajn moralajn normojn.
  • Morala neniismo, kiu tute neas, ke io ajn povas esti pli morale preferinda ol io alia.

Vidu ankaŭ redakti