La hipokrata ĵuro estas tradicia ĵuro farata ĝenerale de la kuracistoj en Okcidento antaŭ ol ekpraktiki sian profesion. Verŝajne skribita en la 4-a jarcento a.K., ĝi apartenas al la tekstoj de la hipokrata kolekto, tradicie atribuitaj al la greka kuracisto Hipokrato.

Hipokrata ĵuro
skribita verko • voto
Aŭtoroj
Aŭtoro Hipokrato
Lingvoj
Eldonado
vdr

En Belgio, ekzistas neniu devigo pri ĝi, la nove diplomitaj kuracistoj estas liberaj ĵuri aŭ ne.

En Francio, eĉ se la novaj kuracistoj devige ĵuras obei la "regularon de medicina profesia etiko" [1], la hipokrata ĵuro ne havas juran valoron ; tamen tiu deontologia kodo, "decidita" de la nacia Konsilio de la kuracista ordeno, (kaj kiu fakte estas la ĉapitro VII de la titolo II de la unua libro de la 4-a parto de la kodo de la publika Sano pri la sanaj profesioj), multe inspiriĝis de ĝi, aparte pri la dispozicioj tiaj, kiaj la devigo ricevi la aprobon de la persono antaŭ iu ajn operacio, kaj ankaŭ la kuracista sekreto.

La ĵuro farata de la kuracistoj kaj apotekistoj en Francio ne estas la origina hipokrata ĵuro, eĉ se tiu lasta inspiris ĝin. Unu el la ĉefaj diferencoj estas ke la hipokrata ĵuro eksplicite malpermesas fari abortigon; ĝi ankaŭ priskribas devojn fronte al tiu, kiu instruis medicinon...

Ĵuro redakti

Origina hipokrata ĵuro en malnova greka lingvo :

Ὄμνυμι Ἀπόλλωνα ἰητρὸν, καὶ Ἀσκληπιὸν, καὶ Ὑγείαν, καὶ Πανάκειαν, καὶ θεοὺς πάντας τε καὶ πάσας, ἵστορας ποιεύμενος, ἐπιτελέα ποιήσειν κατὰ δύναμιν καὶ κρίσιν ἐμὴν ὅρκον τόνδε καὶ ξυγγραφὴν τήνδε.

Ἡγήσασθαι μὲν τὸν διδάξαντά με τὴν τέχνην ταύτην ἴσα γενέτῃσιν ἐμοῖσι, καὶ βίου κοινώσασθαι, καὶ χρεῶν χρηίζοντι μετάδοσιν ποιήσασθαι, καὶ γένος τὸ ἐξ ωὐτέου ἀδελφοῖς ἴσον ἐπικρινέειν ἄῤῥεσι, καὶ διδάξειν τὴν τέχνην ταύτην, ἢν χρηίζωσι μανθάνειν, ἄνευ μισθοῦ καὶ ξυγγραφῆς, παραγγελίης τε καὶ ἀκροήσιος καὶ τῆς λοιπῆς ἁπάσης μαθήσιος μετάδοσιν ποιήσασθαι υἱοῖσί τε ἐμοῖσι, καὶ τοῖσι τοῦ ἐμὲ διδάξαντος, καὶ μαθηταῖσι συγγεγραμμένοισί τε καὶ ὡρκισμένοις νόμῳ ἰητρικῷ, ἄλλῳ δὲ οὐδενί.

Διαιτήμασί τε χρήσομαι ἐπ' ὠφελείῃ καμνόντων κατὰ δύναμιν καὶ κρίσιν ἐμὴν, ἐπὶ δηλήσει δὲ καὶ ἀδικίῃ εἴρξειν.

Οὐ δώσω δὲ οὐδὲ φάρμακον οὐδενὶ αἰτηθεὶς θανάσιμον, οὐδὲ ὑφηγήσομαι ξυμβουλίην τοιήνδε. Ὁμοίως δὲ οὐδὲ γυναικὶ πεσσὸν φθόριον δώσω. Ἁγνῶς δὲ καὶ ὁσίως διατηρήσω βίον τὸν ἐμὸν καὶ τέχνην τὴν ἐμήν.

Οὐ τεμέω δὲ οὐδὲ μὴν λιθιῶντας, ἐκχωρήσω δὲ ἐργάτῃσιν ἀνδράσι πρήξιος τῆσδε.

Ἐς οἰκίας δὲ ὁκόσας ἂν ἐσίω, ἐσελεύσομαι ἐπ' ὠφελείῃ καμνόντων, ἐκτὸς ἐὼν πάσης ἀδικίης ἑκουσίης καὶ φθορίης, τῆς τε ἄλλης καὶ ἀφροδισίων ἔργων ἐπί τε γυναικείων σωμάτων καὶ ἀνδρῴων, ἐλευθέρων τε καὶ δούλων.

Ἃ δ' ἂν ἐν θεραπείῃ ἢ ἴδω, ἢ ἀκούσω, ἢ καὶ ἄνευ θεραπηίης κατὰ βίον ἀνθρώπων, ἃ μὴ χρή ποτε ἐκλαλέεσθαι ἔξω, σιγήσομαι, ἄῤῥητα ἡγεύμενος εἶναι τὰ τοιαῦτα.

Ὅρκον μὲν οὖν μοι τόνδε ἐπιτελέα ποιέοντι, καὶ μὴ ξυγχέοντι, εἴη ἐπαύρασθαι καὶ βίου καὶ τέχνης δοξαζομένῳ παρὰ πᾶσιν ἀνθρώποις ἐς τὸν αἰεὶ χρόνον. παραβαίνοντι δὲ καὶ ἐπιορκοῦντι, τἀναντία τουτέων.

Esperantlingvigo de la origina ĵuro baze de franclingva traduko de la lingvisto Émile Littré[2] :

« Mi ĵuras per Apolono, kuracisto, per Asklepio, per Higiea kaj Panacea, per ĉiuj dioj kaj ĉiuj diinoj, atestigante ilin, ke mi plenumos, laŭ miaj fortoj kaj kapabloj, la sekvantajn ĵuron kaj engaĝiĝon : Mi starigos mian medicinan mastron je la sama nivelo kiel la aŭtoro de miaj tagoj, mi partigos kun li miajn havaĵojn kaj, okaze, mi provizos liajn bezonojn ; mi konsideros liajn infanojn kiel fratojn, kaj se ili deziras lerni medicinon, mi instruos ĝin al ili sen salajro kaj sen deviĝo. Mi pludonos mian instruon, la parolajn lecionojn kaj la reston de la instruo al miaj filoj, al tiuj de mia mastro kaj al la disĉiploj ligitaj per deviĝo kaj ĵuro laŭ la medicina leĝo, sed al neniu alia. »

« Mi regos la staton de la malsanuloj je ilia avantaĝo, laŭ miaj fortoj kaj juĝo, kaj mi min detenos de ĉiu malbono kaj maljustaĵo.

Mi donos venenon al neniu, se oni petas tion al mi, kaj ne iniciatos tian sugeston ; simile, mi donos kontraŭkoncipan diafragmon al neniu virino. Mi travivos mian vivon kaj praktikos mian arton en senkulpeco kaj pureco.

Mi ne praktikos la operacion de tondo1.

En kiun ajn domo mi eniros, mi eniros por la utileco de la malsanuloj, detenante min de ĉiu vola kaj korupta malbonago, kaj precipe de la delogo de virinoj kaj knaboj, liberaj aŭ sklavaj.

Kion ajn mi vidos aŭ aŭdos en la socio dum, aŭ eĉ ekster la praktiko de mia profesio, mi prisilentos tion, kio neniam bezonos esti malkaŝita, rigardante la diskretecon kiel devon en tiu kazo.» « Se mi plenumos tiun ĵuron sen malobei ĝin, permesu al mi ĝui feliĉe mian vivon kaj mian profesion, honoratan por ĉiam de la homoj ; se mi perfortos ĝin kaj malobeos ĝin, donu al mi malan sorton. »
1. Kirurgia malfermo de la urina veziko cistotomio.

Ĵuro de la franca kuracista korporacio de 1996[3] :

« Je la momento esti akceptita por praktiki medicinon, mi promesas kaj mi ĵuras estis fidela al la leĝoj de la honoro kaj de la honesteco.

Mia unua zorgo estos restarigi, gardi kaj promocii la sanon en ĉiuj ĝiaj elementoj, fizikaj kaj mensaj, individuaj kaj sociaj.

Mi respektos ĉiujn personojn, ties aŭtonomecon kaj volon, sen iu ajn diskriminacio rilata al ilia stato aŭ konvinkoj. Mi intervenos por protekti ilin se ili estas malfortigitaj, malimunaj aŭ minacataj en sia integreco aŭ digneco. Eĉ sub trudo, mi ne uzos miajn konojn kontraŭ la leĝoj de la homaro.

Mi informos la pacientojn pri la antaŭvidataj decidoj, pri ties kialoj kaj konsekvencoj. Mi neniam trompos ilian konfidon kaj ne profitos de la povo heredita de la cirkonstancoj por fortordi la konsciencojn.

Mi flegos la senhavulon kaj iun ajn kiu petos tion de mi. Mi ne lasos min influi per la profitsopiro aŭ la serĉo pri gloro.

Akceptita en la intimeco de la personoj, mi prisilentos la sekretojn al mi konfiditajn. Akceptita en la domoj, mi respektos la sekretojn de la hejmoj kaj mia konduto ne servos por korupti la morojn.

Mi faros ĉion eblan por mildigi la suferojn. Mi ne pludaŭrigos ekscese la agoniojn. Mi neniam okazigos la morton memdecide.

Mi gardos la sendependecon necesan al la plenumo de mia misio. Mi entreprenos nenion superan al mia kompetenteco. Mi vivtenos ĝin kaj perfektigos ĝin por plenumi kiel eble plej bone la servojn, kiujn oni petos de mi.

Mi alportos mian helpon al miaj kolegoj kaj al ties familioj kaze de malprospero.

Ke la homoj kaj la kolegoj estimu min se mi estos fidela al miaj promesoj ; ke mi estu malhonorata kaj malestimata se mi estos malfidela. »

Hipokrata ĵuro, tia kia ĝi estas farata en la Universitato de Montpellier 1:

« En la ĉeesto de la Mastroj de tiu Lernejo, de miaj karaj kunlernantoj kaj antaŭ la vizaĝo de Hipokrato, mi promesas kaj ĵuras, je la nomo de la plejsupera Estaĵo, esti fidela al la leĝoj de honoro kaj de honesteco en la praktikado de medicino.

Mi flegos senpage la senhavulon kaj neniam postulos salajron superan al mia laboro. Akceptita en la hejmoj, tie miaj okuloj ne vidos tion, kio okazas ; mia lango prisilentos la sekretojn, kiuj estos konfiditajn al mi kaj mia stato servos nek por korupti la morojn nek por favori krimon. Respektema kaj dankema al miaj Mastroj, mi redonos al iliaj infanoj la instruon, kiun mi ricevis de iliaj patroj.

Ke la homoj donu sian estimon al mi se mi estos fidela al miaj promesoj. Ke mi estu kovrata de honto kaj malestimo de miaj kolegoj se mi malobeos ilin.»

«Nova ĵuro de la kuracistoj», farata aparte en Kanado ekde 1982 (traduko laŭ la franca versio):

« Je la momento kiam mi ekpraktikos mian profesion por kiu mi havis la privilegion esti klerigita,

MI ĴURAS gardi senŝanĝa la sciencon, kiu estis transigita al mi, kaj pliperfektigi ĝin tiom, kiom ebligos al mi mia tempo kaj miaj fortoj.

MI ĴURAS ĉiam kuraĝi dubi pri mi mem kaj neniam preni, por miaj pacientoj, la riskon de eraro, kiu povus endanĝerigi ilian sanon ; mi elturniĝos por akiri per ĉiuj eblaj rimedoj la konfirmon de diagnozo pri kiu mi ne estos certa.

MI ĴURAS neniam malkaŝi, escepte kiam leĝo devigas min, la sekretojn, kiujn mi ekkonos en mia profesia praktiko.

MI ĴURAS ĉiam memori ke paciento ne estas nur patologia kazo, sed ankaŭ homo, kiu suferas. Al tiu, kiu eniros ĉe mi eĉ se por peti nur konsoligon, tiu konsoligo neniam estos rifuzita.

Mi ne forgesos ke preventado estas la plej bona kuracilo ; kaj se mi mem ne partoprenas en ĝi, MI ĴURAS neniam konsideri preventan agadon per senzorgeco aŭ malfavoreco.

Mi notas ke la medicino fariĝas pli kaj pli sociala samtempe ĉar ĝi estas destinita al la tuta homaro kaj ĉar ĝi povas esti praktikata laŭ neindividuaj formoj. Se mi mem ne praktikas tiujn socialajn kaj kolektivajn formojn de mia Arto, MI ĴURAS ne ekbatali kontraŭ tiuj, kiuj estos elektintaj ilin. Ke fine de mia vivo, mi povu diri ke niam mi malobeis tiun ĵuron. »

Bibliografio redakti

 
Bizanca publikaĵo de la ĵuro de la 12-a jarcento. Kodekso gardata en la Vatikana Biblioteko.

(angla) Ludwig Edelstein, The Hippocratic Oath: Text, Translation and Interpretation, Supplement to the History of Medicine, n-ro 1, The Johns Hopkins Press, Baltimore, 1943.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti