Etiko de Nikomaĥo

verko de Aristotelo
(Alidirektita el Etiko de Nikomako)

Etiko de Nikomaĥo (antikve-greke Ἠθῐκά Νῑκομάχειᾰ, Ēthiká Nīkomáĥeia) estas verko de Aristotelo pritraktanta etikon. Ĝi estas, kune kun la “Etiko de Eŭdemo” kaj la “Granda Moralo” (tamen ne je certa atribuado), unu el la tri ĉefaj libroj je morala temo de Aristotelo. Ĝi estas konceptata kiel traktado pri praktika moralo celanta gvidi la homon al la bonagado, kaj la civitanon al bono de la Urbo. Etiko kaj politiko estas, fakte, nesepareblaj por Aristotelo, estante la virto praktikebla nur sine de la urbo. Li skribas, fakte, ke la homo estas "politika besto” (I, 2, 1253a). La virto enkadriĝas ene de sintena kapablo morale-politike kunekzisti kune kun aliaj homoj: ĝi ne havas sencon ekstere de socia kadro.

Ἠθικὰ Νικομάχεια
skribita verko • teksto
Aŭtoroj
Aŭtoro Aristotelo
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
Ĝenro traktaĵo
vdr
Unua greklingva paĝo

Ĝeneralaj informoj redakti

Nikomaĥo (antikve-greke Νῑκόμᾰχος, Nīkómaĥos) estas la nomo de filo kaj de la patro de Aristotelo, kaj verko etendiĝas laŭ dek libroj kaj referencas al la lekcioj en Liceo. Ĝi estas dediĉita al la filo Nikomaĥo, kaj nomiĝas tiel pro tio ke estis ĝuste Nikomaĥo la kolektanto kaj publikiganto de la ĉi-rilata patra penso.

Enhavo redakti

La Etiko de Nikomaĥo konsistas el dek partoj, nomitaj libroj.

Unua libro redakti

La unuaj du libroj de la Etiko al Nikomaĥo kaj la ĉapitroj 1–6 de la tria estas dediĉitaj al la difino de objekto de la esploro pri la moralo konsiderita kiu povas esti akirita per la agado. El tiu flanko oni komprenas kiel por Aristotelo la etiko estas scienco praktka, kaj la scio estas celigata al la agado. Jen kvazaŭa moto: «Kio havas sufiĉon en si mem estas kio, spite de sia unikeco, igas la vivon elektebla kaj nebezonanta de io ajn; nu, afero tia ni taksas la feliĉon », kiu konsistas en «aktivado de la racia animo laŭvirte kaj, se la virtoj estas multaj, laŭ la plej eminenta kaj perfekta».

El la feliĉo, la esploro moviĝas al la virto dividita en virto mensetika, propra de la intelekta parto de la animo, kaj virto etika gvidata de la deziranta parto de la animo.

Dua libro redakti

Aristotelo postulas etikon de la ĝusta mezuro. La etikajn virtojn karakterizas meza situo inter troo kaj manko. Tion bone ilustras la ekzemplo de la kuraĝo. La kuraĝo povas varii inter la ekstremoj poltroneco kaj ĉioriskemo – dezirindas nek poltroneco, la kompleta foresto de kuraĝo, nek la troigita senprudenta kuraĝo, kiu senpripense riskas ĉion ajn. Kuraĝulo lernas trovi kaj realigi la ĝustan mezuron de la kuraĝo inter ambaŭ ekstremoj. La etikaj virtoj do ne estas nature posedataj, sed la homo posedas la kapablon ilin akiri. La virtojn oni ekkonas nur en agoj de inda kvalito, kies kondiĉo estas elekto de «la ĝusta mezuro» inter la du ekstremoj.

Poste Aristotelo pluas listgante la unuopajn virtojn:

  • Kuraĝo: ĝusta mezuro inter malkuraĝo kaj ĉioriskemo;
  • Modereco: ĝusta mezuro inter senbrideco kaj nesentivo;
  • Nobleco: ĝusta mezuro inter avaro kaj malŝparemo (rilate al mono);
  • Grandiozo: ĝusta mezuro inter avareca malvasto kaj sengusta imponemo (rilate al riĉo);
  • Animograndeco: ĝusta mezuro inter vanto kaj humilo;
  • Mildeco: ĝusta mezuro inter kolero kaj apatio;
  • Afableco: ĝusta mezuro inter senatentemo kaj kunsuferemo;
  • Memsincero: ĝusta mezuro inter flatemo kaj senvalorigo (de si mem);
  • Ĉarmeco: ĝusta mezuro inter klaŭnado kaj enuigo;
  • La plej grava virto: justeco al kiu sin dediĉos la tuta kvina libro.

Tria libro redakti

En la tria libro Aristotelo prezentas sian propran filozofion rilate al la ago praktika, difinante la volecon kaj nevolecon de la ago:

 
 Ĉar nevola estas tio kion oni plenumas en truda stato kaj nescio, oni certe devas agnoski ke volatas tio kies principo kuŝas en subjekto mem, kiu konas la apartan kondiĉon ene de kiu disvolviĝas la ago. 

Klaras do kiel laŭ Aristotelo virto kaj malvirto dependas nur de la individuo, kiu estas libera elekti mem «esti principo kaj patro de siaj agoj same kiel de siaj filoj».

Kvara libro redakti

La kvara libro pli pritraktas la virtojn nombritajn en la dua kaj tria libroj.

Kvina libro redakti

Dum Aristotelo bezonis por la unuaj ses virtoj unu libron, el tiuj bezonis unu tutan por difini la sepan kaj precipan homan virton: justeco.

 
 Justeco estas la virto plej efika, kaj nek la stelo de vespero, nek tiu de mateno estas tiom admireblaj, kaj citanate proverbon oni diras: "en la justeco ĉiu virto resumiĝas al unusola". Kaj estas virto perfekta laŭ la plej alta grado ĉar kiu ĝin posedas tiu kapablas ĝin utiligi ankaŭ rilate la aliajn, kaj ne nur rilate sin mem. 

Li plue distingas justecon «distribuan» (kies tasko estas disponi honorojn aŭ aliajn bonaĵojn al la apartenantoj al la sama komunumo) el justeco «ĝustiga» (kies tasko estas egaligi avantaĝojn kaj malavantaĝojn en la kontraktoj inter homoj).

El la justeco, poste, devenas la juro, dividebla en privata kaj publika, siavice klasigita en «laŭleĝa» (regulita de la ŝtata leĝo) kaj «natura» (regulita de leĝoj intrinsekaj al naturo, kiu estas «kio havas ĉiuloke la saman forton kaj estas sendependa el la malsameco de opinioj».

Ĉiam en tiu ĉi ĉapitro Aristotelo skizas la koncepton pri «egaliĝo»: ĝi «estas la rektigo de la leĝo tie kie ĝi montriĝas nesufiĉa pro ĝia universala karaktero»; « pro tio ke justo kaj egalo estas la samo, sed la egalo estas supera al justo formulita de la leĝo, kiu pro ĝia universaleca karaktero estas eraripova.

Sesa libro redakti

Post la listigo kaj la difino de la virtoj «etikaj» en tiu ĉi libro estas prezentitaj kaj precizigitaj la virtoj propraj de la racia animo. Ili estas:

  • Scienco: inklino kiu ordigas la pruvojn.
  • Arto: inklino akompanata de vera rezonado kiu ordigas la produktadon.
  • Saĝo: mensa sinteno kiu posedas kapablon koni kio bonas kaj kio malbonas por la homo.
  • Inteligento: racia sinteno kapabla intuicii la unuajn principojn de la scienco krom la finaj terminoj.
  • Scio: la plej alta grado de scio pro tio ke ĝi estas «samtempe scienco kaj inteligento pri la aferoj plej altaj kaj nature eminentaj.»

Sepa Libro redakti

La sepa libro pritraktas moderon kaj malmoderon, kaj fine la plezuron «Ago de sinteno kiu estas konforma al naturo» en kiu konsistigas la fundamenton de la feliĉo.

Oka kaj naŭa libroj redakti

En la praantaŭlasta kaj antaŭlasta ĉapitroj de la Etiko al Nikomaĥo, Aristotelo priskribas amikecon ĝin konsiderante «afero ne nur necesa, sed ankaŭ bela.» Fakte, neniu elektus travivi sen amikoj, ankaŭ se mem provizita je abundo de ĉiuj ceteraj bonaĵoj: amikeco estas, fine, virto aŭ apudiĝas al vorto.

 
 Tri estas amikadspecoj, same kiel tri estas la virtoj kaj al ĉiu korespondas specifa reciprokado nekaŝita. 

Ekzistas tri tipoj de amikecofilia: tiu fondita sur utilo, tiu fondita sur plezuro kaj tiu fondita sur la virto. Klaregas ke prefereblas tiu fondita sur la virto.

Konklude, la esploro etendiĝas al la rilatoj inter la membroj de la familia nukleo, priskribante la interligojn de tiaj amikadoj kun tiuj realiĝantaj en la politikaj komunumoj.

Deka libro redakti

La konkludo estas dediĉita al la determinado de la feliĉo kiu estas difinita kiel «supera bono». Tiu ĉi estas fondita sur agado, kiu siavice estas sur la etikaj virtoj kaj mensvirtoj, siavice superaj al la unuaj kaj kulminantaj per la plej alta: la saĝo. Klaras, tial, kiel la «kontemplado», nome la aktivo plej alta de la intelekto, estas la agado kiu donas pli da plezuro, nome la plezuro pli intensa kaj sekura, ĉar al la filozofio sufiĉas en si mem kaj nenion devas serĉi ekstere de si mem. Fine, la kontemplo, kiu estas aktivo de Dio mem, penso de la penso, igas la homon plej simila al lia principo, ankaŭ se, pro sia naturo, la homo ne kapablas, estante devigata prizorgi siajn fizikajn bezonojn necesigitajn de sia naturo, ekzerci seninterrompe la kontemplan aktivon. Vidu Eŭdemonismon.

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] Italingva teksto de la Etiko a Nikomaĥo
  • [2]
  • [3]