Nikomaĥo

Disambig.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Nikomaĥo de Gerasa.

Nikomaĥo (greke Νικόμαχος; fl. ĉ. 325 a.K.) estis la filo de Aristotelo.

Nikomaĥo
Persona informo
Naskiĝo
en Stagira
Morto
Familio
Patro Aristotelo [#]
Patrino Herpilis [#]
Profesio
Okupo filozofo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Biografiaj detalojRedakti

La Suido — amasa 10a-jarcenta bizanca enciklopedio de la antikva mediteranea mondo — asertas ke Nikomaĥo estis el Stagira, estis filozofo, disĉiplo de Teofrasto,[1] kaj, laŭ Aristipo, lia amato.[2] Li eble verkis komentarion pri la fiziko de sia patro.[3] Nikomaĥo naskiĝis el sklavino Herpilis, kaj la testamento de lia patro komisiis lian zorgon kiel knabo al kelkaj tutoroj, poste al lia adoptita filo, Nikanoro. Historiistoj pensas ke la Etiko de Nikomaĥo, nome kompilaĵo de la notoj de la prelegoj de Aristotelo, estis probable nomita aŭ dediĉita al la filo de Aristotelo. Kelkaj antikvaj fakuloj estus povintaj pliampleksigi la prietikajn verkojn de Aristotelo per la komentarioj kiujn Nikomaĥo verkis pri ili.[4] Antikvaj fontoj indikas ke Nikomaĥo mortiĝis en batalo dum li estis ankoraŭ "junulo".[5]

Ankaŭ la patro de Aristotelo estis nomata Nikomaĥo.

ReferencojRedakti

  1. Diogenes Laërtius. Life of Theophrastus VII
  2. ap. Diogenes Laertius, v. 38, kaj ripetita de Suido, Nicomachus
  3. Suido, num. 398.
  4. William Maxwell Gunn. "Nicomachus" Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology. William Smith, editor. p 1194. 1867.
  5. Jonathan Barnes, "Roman Aristotle", in Gregory Nagy, Greek Literature, Routledge 2001, vol. 8, p. 176 n. 249.