Frustriĝo

(Alidirektita el Frustracio)

Frustracio havas kiel sinonimojn frustriĝo, frustriteco, frustateco.[1] Laŭ PIV mem frustriĝo estas la "stato de individuo, kies tendenco aŭ bezono ne povis kontentiĝi". Kaj frustri estas "senigi iun je kontentigo de bezono aŭ tendenco".[2]

Viro frustrita side antaŭ skribotablo.

La frustriĝo estas emocia respondo al la opozicio, rilata al la kolero kaj al la deprimo, kiu aperas el la percepto de rezistado al la plenumo de la individua volo. Ju pli granda estas la obstrukco kaj la volo, des pli granda estas la probablo de frustracio. La kaŭzo de la frustracio povas esti interna aŭ ekstera.[3]

Interna fonto de frustracio estas havi kontraŭajn celojn kiuj interkonfliktas unuj kontraŭ aliaj, sed tio povas krei kognan diskomprenon. La eksteraj okazigoj de la frustracio implicas kondiĉojn ekster la individuo, kiel barita vojo aŭ malfacila tasko. Dum por fronti la frustriĝon kelkaj personoj partoprenas en la pasiv-agresema konduto, kio malfacilas identigi la originajn kaŭzojn de la frustracio, ĉar la respondoj estas nerektaj, plej ofta respondo estas la emo al la rekta agreso.

Notoj redakti

  1. PIV NPIV Alirita la 10an de novembro 2019.
  2. PIV NPIV Alirita la 10an de novembro 2019.
  3. Jeronimus et al. (2017). «Frustration». Encyclopedia of Personality and Individual Differences, Edition: 1, Publisher: Springer, New York, Editors: Virgil Zeigler-Hill kaj Todd K. Shackelford, pp. 1–8.