Joselu

hispana futbalisto

Joselu - prononco [ĥoseLU], laŭ pasporta nomo José Luis Sanmartín Mato, naskiĝis la  27-an de marto 1990(nun 1990-03-27) en Stutgarto, do nun 34-jara - estas hispana profesia futbalisto. Li vivis kun sia familio en Germanio dum 10 jaroj kaj en Stutgarto plenumis la kvar jarojn de elementa lernejo, antaŭ ol la familio revenis al Galicio en Hispanio. Post du jaroj en la loka klubo SD Silleda li de 2002–2008 membris en junularaj teamoj de la reĝa klubo Celta de Vigo, kaj ankaŭ la du unuajn jarojn de la plenkreskula kariero futbalis tie. Sekvis du jaroj en la dua kaj poste unua teamo de Real Madrid, du pliaj jaroj (2012-2014) en TSG Hoffenheim kaj sekve pliaj kluboj de Germanio kaj Anglio, kaj ekde la jaro 2022 li konkuras en la unua vira teamo de la futbala klubo RCD Espanyol. Krome ekde la jaro 2016 li estas membro de la vira galicia nacia teamo kaj ekde la jaro 2023 ankaŭ estas membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo. Li interalie partoprenas kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio, kaj en ties matĉoj rekoneblas per la ĉemiza numero "9". Cetere lia bofrato duagrada Dani Carvajal kunpartoprenas kadre de la hispana teamo en la Eŭropa Ĉampionado 2024.

Joselu
Persona informo
Naskonomo José Luis Mato Sanmartín
Aliaj nomoj Joselu
Naskiĝo 27-an de marto 1990 (1990-03-27) (34-jaraĝa)
en Stutgarto
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Dani Carvajal (bofrato duagrada) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto (avanulo) en la
vdr
reprezente de la klubo RCD Espanyol en 2022