Gustav Schwab

Gustav Benjamin SCHWAB (naskiĝinta en la 19-a de junio 1792 en Stuttgart, mortinta la 4-a de novembro 1850 samloke) estis germana verkisto. Li antaŭ ĉio estis lirikisto, publicisto kaj eldonisto. Kune kun la amikoj Ludwig Uhland kaj Justinus Kerner li estis, kiel membro de la rondo Schwäbischer Dichterkreis, unu el la plej gravaj reprezentantoj de la tiea romantikularo.

Gustav Schwab
Gustav Schwab.jpg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1792 (1792-06-19)
en Stutgarto
Morto 4-an de novembro 1850 (1850-11-04) (58-jara)
en Stutgarto
Tombo Hoppenlau Cemetery
Lingvoj francaantikva grekalatinagermana
Ŝtataneco Virtembergo
Alma mater Universitato de Tubingeno • Eberhard-Ludwigs-Gymnasium • Tübinger Stift
Familio
Patro Johann Christoph Schwab
Frat(in)o Charlotte Jäger
Infano Christoph Theodor Schwab
Parencoj Pauline Schwab
Okupo
Okupo ĵurnalisto • poeto • mitologo • gimnazia instruisto • pastoroverkisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Gustav Schwab en 1850

VivoRedakti

Post studoj de teologio, filozofio kaj filologio en Tübingen Schwab laboris ĝis 1817 kiel gimnazia instruisto en Stuttgart. Per poemoj en du antologioj de la ŝvaba romantiko (Poetischer Almanach für das Jahr 1812 kaj Deutscher Dichterwald) Schwab unuafoje publike aperis. Li verkis aparte volonte romancaĵojn, baladojn kaj popolkantozajn poemojn (Neues deutsches allgemeines Kommers- und Liederbuch, 1815) sed ankaŭ romantikozajn skribaĵojn pri regionhistoriaĵoj (Die Neckarseite der schwäbischen Alb, 1823). Krome li aktivegis kiel eldonisto, redaktisto kaj recenzisto. Li responsis recenze de 1827-37 por la literaturpaĝoj de Morgenblatt für gebildete Stände de Johann Friedrich Cotta. Ekde 1827 Schwab kundeldonis verkistojn helenajn kaj romiajn en la Eldonejo Metzler kaj eldonis inter 1833-38 kune kun Adelbert von Chamisso la gazeton Deutscher Musenalmanach.

Ekster tio Schwab subtenis kaj spronis junajn artistojn, i.a. August von Platen-Hallermünde, Eduard MörikeFerdinand Freiligrath. Post la jaro 1837-a li vivis kiel pastoro en Gomaringen proksime de Tübingen. Li vojaĝis en Svislandon, Svedujon kaj Danion. En 1841 li iĝis superintendanto en Stuttgart, poste Ĉefa konsistoriano. Li ankaŭ ricevis la titolon Oberstudienrat.

GravecoRedakti

Multaj samtempuloj ŝatis lian perantan funkcion. Hodiaŭ oni ne plu konas lian diversecon artistan. Tamen li ne tute malaperis, ĉar ĝis nuntempe legatas kun granda intereso lia antologio de klasikaj legendoj Schönsten Sagen des klassisĉen Altertums (3 vol., 1838-1840) kaj Deutsche Volksbücher (2 vol., 1836/37).

FontoRedakti

Pollok, Gerhard: "Lenau, Nikolaus", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD)

LigilojRedakti