11-a Germana Esperanto-Kongreso

11-a Germana Esperanto-Kongreso okazis en Breslau (Vroclavo), tiam en Germanio, ekde la 3-a ĝis la 6-a junio 1922. La 3-an okazis ekzamenoj de la germana respublika Esperanto-Instituto sub gvidado de profesoro Johannes Dietterle. Jam ĉe la interkonatiĝa vespero je la sama tago kolektiĝis multaj samideanoj kies nombro superis 500. La 4-an de junio d-ro Albert Steche malfermis la kongreson per resuma parolado pri la stato de la movado en Germanujo; poste urbestro d-ro Wagner salutis la kongreson en la nomo de la urbo. Dum la laborkunsidoj oni reguligis la interrilatojn de GEA al la junulaj asocioj, oni pridiskutigis la novajn statutojn kaj decidis, ke la ĉefa centro por la propagando, loka aŭ provinca depost nun estu ne la estraro de GEA, sed la regionaj ligoj kiel ekzemple la „Revelo” (Rejnlanda, Vestfalia Ligo), Nordalbinga kaj la tiam nove fondita Silezia Esperanto-Ligo.

La plezura parto estis riĉenhava, speciale lundon oni aŭdis nur kantojn kaj teatraĵojn de sileziaj poetoj parte en la provinca dialekto. La vizito de la grandega jarcenthalo kun aŭskultado al la ludo de la plej granda orgeno de la mondo, multe impresis ĉiujn ĉeestantojn.

Katolika fako redakti

 
la preĝejo de Sankta Vincento

Dimanĉon matene je la 8-a horo estis solena diservo en la preĝejo de Sankta Vincento (germane St. Vincenzkirche). La meson legis eklezia konsilanto pastro Eduard Becker kaj d-ro Hotzelt predikis. Plue salutis pastro Becker nome de IKUE kaj ─ kio estis precipe grave ─ Lia Kardinala Moŝto la Episkopo de Breslau Adolf Bertram.

Okazis ankaŭ faka kunveno de la katolikaj esperantistoj. Poste oni restarigis la malnovan Germanan Ligon de IKUE, kiu ─ restarigita post la milito ─ dum la konflikto de 1921 estis malaperinta. Kiel prezidanto oni elektis eklezian konsilanton Eduard Becker, vicprezidanto s-inon Elli Baumgart (Dresden), sekretario d-ron Hotzelt (Bamberg). Ĉiu ano mendas revuon Espero Katolika, oni nur postulos laŭvolajn kotizaĵojn. Postkiam estis priparolitaj kelkaj deziresprimoj al la 7-a Katolika Esperanto-Kongreso en Nimego (aŭgusto 1922), eklezia konsilanto Becker fermis la bone sukcesintan fakan kunvenon.

Oficiala gazeto redakti

Gazeto oficiala de evento "Breslauer Kongress-Nachrichten" / "11-a Germana Esperanto-Kongreso" estis eldonata en Breslau en junio 1922. 29 p.