69-a Germana Esperanto-Kongreso

La 69-a Germana Esperanto-Kongreso okazis en Munkeno ekde la 17-a ĝis la 20-a majo 1991. Temis pri la kvina nacia Esperanto-kongreso en la urbo, post 1926, 1948, 1951 kadre de la Universala Kongreso de Esperanto kaj 1968. La evento celebris kaj la 100-jaran jubileon de la loka esperanto-movado, kaj la reunuiĝon de la (nejunularaj) esperantistoj el ambaŭ antaŭaj germanaj ŝtatoj al denove unu organizaĵo. Dum la junaj esperantistoj jam pli frue unuiĝis al komuna asocio Germana Esperanto-Junularo, la asocia unuiĝo en Munkeno ne estis fuzio de okcidentgermana kaj orientgermana asocioj, sed aliĝo de nove fonditaj Esperanto-asocioj de la kvin "novaj", orientaj Federaciaj Landoj Brandenburgio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio al la origine ekde la fondiĝo en 1906 tutnacia Germana Esperanto-Asocio.

La naturscienca kaj teknika Germana Muzeo sur insulo en Isaro

Eble pro la forta reprezentiĝo de teknikaj sciencistoj en la loka kongresa komitato, interalie Uli Ender, Fritz Hilpert kaj Gerhard Kalckhoff, tutbone sukcesis la prelega progremo rilate al la temo "scienco kaj tekniko en Esperanto", al kiu ankaŭ kontribuis esperantlingvaj prelegaj kontribuoj de la fizikisto Werner Fuß kaj la matematikisto Helmar Frank.

Aldone al prezento de la teatraĵo Pupohejmo de Henrik Ibsen fare de la aktora grupo Kia koincido, tema ekskurso al la teknika Germana Muzeo en la munkena urbocentro kaj tuttaga turisma ekskurso al la lago de Starnberg kompletigis la programerojn.

Fonto redakti

  • Kongreslibro de la 69-a Germana Esperanto-Kongreso, "100 jarojn Esperanto en Munkeno"