Sopot

urbo en nuntempa Pollando
(Alidirektita el Zoppot)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Pollando. Por informoj pri samnoma urbo en Bulgario, vidu la artikolon Sopot (Bulgario).

Sopot (prononco [ˈsɔpɔt]; kaŝube: Sopòt aŭ ankaŭ Sopòtë, Copòtë, Copòt; germane Zoppot) estas banloka urbo en la nordo de Pollando en Pomerio. Kune kun la urboj Gdansko (pole Gdańsk, kaŝube: Gduńsk, germane Danzig, ĝis 1945 en Esperanto Dancigo) kaj Gdynia (kaŝube: Gdiniô , germane Gdingen) la urbo konsistigas la metropolan regionon Trójmiasto ("Triurbo"). Dum en la du najbaraj urboj dominas komerco, industrio kaj la urbaj havenoj, Sopot aparte profitas de la somera turismo kaj de ĉemaraj feriantoj. Sopot estas la ĉemara kuracurbo, post la Dua Mondmilito konata de organizita ĉi tie de la jaro 1961 en la Arbara Operejo la konkursoj de kantoj Festivalo Sopot.

Sopot

Blazono

Blazono
Devizo: Najmniejsze z wielkich miast
(la plej malgranda el la grandaj urboj)
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbobanurbo
Sopot (Pollando)
Sopot (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Sopotu
Provinco Pomerio (provinco de Pollando)
Distrikto-rajta Jes
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Koordinatoj 54° 26′ N, 18° 33′ O (mapo)54.43333333333318.55Koordinatoj: 54° 26′ N, 18° 33′ O (mapo)
Areo 17,31 km²
Loĝantaro 40075 (en 2006)
Loĝdenso 2 315 loĝ./km²
Poŝtkodo 81-701 do 81-878
Telefona antaŭkodo 58
Aŭtokodo GSP
Estro Jacek Karnowski
Titolo de estro Prezidanto
Adreso de estraro ul. Kościuszki 25/27
Retpoŝto de estraro prezyd@sopot.pl
Poŝtkodo de estraro 81-704
Telefono de estraro 58 521-3750
Fakso de estraro 58 551-0133
Poŝto de estraro ums@sopot.pl
Ĝemelaj urboj (Israelo) Aŝkelon
(Germanio) Frankenthal
(Svedio) Karlshamn
(Danio) Naestved
(Rusio) Peterhof
(Germanio) Ratzeburg
(Britio) Southend on Sea
(Pollando) Zakopane
(Pollando) Miastko
Komunuma retejo http://www.sopot.pl
vdr
La plej longa en Eŭropo la moleo en Sopot
La kuracdomo kun la ĝardeno, en Sopot
La arkeologia mezepoka skanseno en Grodzisko en Sopot

La urbo Sopot havas la plej longan en Eŭropo lignan moleon (512 m).

Post la administra reformo en la jaro 1999 Sopot escepte ricevis la rajton de la urbo kiel aparta distrikta urbo (tiun rajton havas nur la urboj pli ol 100 mil da loĝantoj, kaj Sopot havas malpli ol 40 mil). Sopot havas unu el la plej malgrandan senlaborecon en Pollando, ĉ. 4% (malpli ol 900 personoj).

Sopot kiel vilaĝo apartenis al la Abatejo de Cistercianoj en Oliwa (Oliva) en pomeria vojevodio en la dua duono de 16-a jc.

Situo redakti

Ĝi situas ĉe la Golfo de Gdansko borde de la Balta Maro. Pli granda parto de la urbo situas en la Kaŝubia Marbordo kaj malpligranda parto okcidenta sur la Kaŝubia Lagaro (Lagoregiono).

La altitudo de la urbo estas do 0 ĝis 152,7 m.

Historio redakti

Historio de la ĉirkaŭaĵo de Sopot de la 7-a jc ĝis la 12-a jc redakti

Arkeologiaj esplorfosaĵoj el la epoko de la funelpokalkulturo, de la Wielbark-kulturo faritaj sur la terenoj de Sopot pruvas ke loĝis en tiu regiono homoj jam en frua fera epoko en la 5-a jc aK, ankaŭ de la epoko de Gotoj. Dum la sekvontaj jarcentoj oni elfosadis en tiu regiono sukcenon, kiu tra la Sukcena vojo transportita estis al la sudo de Eŭropo al Romia Imperio. La frua mezepoka kastelo kiu staris en la loko de hodiaŭa urbo jam estis en la 7-a jc kaj malaperis en la 10-a jc. La tiamaj loĝntoj okupadis pri agokulturo kaj pri bredado de bestoj. Tie en arkeologoj trovis la restaĵoj de la iama sukcenaĵ-laborejon. Nun estas tie la arkeologia skanseno. En la jaro 1186 aperas la unua historia mencio pri du setlejoj (vilaĝoj) kiuj estis en la limoj de la hodiaŭa urbo Sopot: Stawiów kaj Gręzów. Tiuj mencioj pri du lokoj (vilaĝoj) aperis en la dokumento (donacio) pri la fondo de klostro de cistercianoj en Oliwa (Oliva) inter la du aliaj vilaĝoj kiuj estis la apanaĝoj de la abatejo de Oliwa (Oliva).

Historio de la ĉirkaŭaĵo de Sopot de la 13-a ĝis la 15-a jarcentoj redakti

 
La Ŝtato de Teŭtona ordeno post la Dektrijara Milito, la jaro 1466
 
La Duklando Pomerio
 
La Mestwin la 1-a de Pomerio, pentraĵo de Hermann Hahn, 1620
 
La preĝejo kaj la iama klostro de Norbertaninoj en Żukowo
 
La Gdanska Princo Mestwin la 2-a, la pentraĵo el la klostro de Oliwa (Oliva)

En la komenco de la 13-a jarcento en la dokumento (donacio) de la gdanska, pomeria princo Mestwin la 1-a de Pomerio / Mściwój la 1-a de Pomerio – por la monaĥejo de Norbertaninoj en Żukowo, aperis la unuan fojon en la historio la mencio pri Świemirowo, tiam sendependa vilaĝo, kaj hodiaŭ la tereno de ĝi estas en la limoj de Sopotu. En la jaro 1283, en la dokumento de gdanska princo, Mestwin la 2-a / Mściwój la 2-a, la unuan fojon estis menciita vilaĝo Sopot. La vilaĝo Sopot estis en tiu dokumento menciita inter la 16 aliaj vilaĝoj, kiujn la cistercianoj de Oliwa ricevis kiel interŝanĝo de perditaj terenoj situantaj sur la Tero de Gniew, konkeritaj de la Teŭtona Ordeno. Monaĥejo de cistercianoj en Oliwa (Oliva) estis la posedanto de Sopot dum preskaŭ 500 jaroj. Tio estis ĝis la unu dispartigo de Pollando en la jaro 1772, kaj post tiu fakto la posedaĵoj de la cistercianoj estis per kasacio forprenita de ili. Tiam tiu malgranda fiŝista vilaĝo eniris sub en la administradon de Reĝlando Prusio. Pli frue, en la jaro 1466, rezulte de la Dua Traktato de Toruń / Toruno Sopot kun la tuta Gdanska Pomerio ekestis en la limoj de la Krono de la Regno de Pollando ĝis la unu dispartigo de Pollando en la jaro 1772.

Historio de la ĉirkaŭaĵo de Sopot dum la 16-a kaj la 17-a jarcentoj redakti

 
La originalo de la Traktato de Oliva

Meze de la 16-a jarcento la fiŝista vilaĝo kiu estis en la loko de hodiaŭa urbo iom post iom ŝanĝiĝis al somera ripozloko por la riĉaj urbanoj de Gdansko. Dum la kelkdeko da jaroj la plej riĉaj komercistoj de Gdansko kaj diplomatoj de fremdaj landoj ekkonstruis en Sopot, sur la grundoj luitaj de la cistercianoj de Oliwa (Oliva), 12 somerajn kortegojn (vilaojn) kun belegaj apudaj ĝardenoj. Dum tiu tempo aperi la provoj organizi specialajn lokojn (plaĝoj) por baniĝado en la maro. En la jaro 1660 en proksima Oliwa, dum la Traktato de Oliva, estis finita la milito inter Pollando kaj Svedio, dum tiu tempo en la najbara de Sopot bieno en Karlikowo dum kelkaj semajnoj restadis tie pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro el dinastio Vasa kun reĝino Maria Luisa de Nevers-Gonzaga kaj la tuta lia kortego. La prezidanto de la sveda delegacio Magnus de la Gardie restadis en cntro de Sopot, en la plej blega kortego, de tiu tempo tiu kortego estas nomata la Sveda Kortego.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, publikigita kun lia peto kaj permeso)

Historio de la ĉirkaŭaĵo de Sopot dum la 18-a jarcento redakti

 
La Germana Regno 1871-1918
(priskribo en Esperanto)

Dum la jaroj 1733–1734 Sopot estis tute bruligita fare de la rusia armeo kiu tiam sieĝis Gdanskon. Apero de la rusia armeo en aŭtuno 1733 estis la milito inter pola reĝo Stanislao la 1-a Leszczyński kaj Aŭgusto la 3-a (Pollando-Litovio) - la du lastaj batalis kiu el ili estos la reĝo de Pollando. Fine de septembro 1733 Stanislao la 1-a Leszczyński venis al Sopot kaj dum kelkaj tagoj loĝis en t.n. Sveda Kortego. Poste li rifuĝis al Gdansko atendante la helpon el Francio. Responde al la ŝipinvado de francoj, la rusa armeo kiu tiam sieĝis Gdanskon bruligis la ĉemarajn setlejojn, i.a. Sopoton. Post la fino de la bataloj ruinigitajn kortegojn en Sopot forlasis la ĝisnunaj luantoj. Rezulte de la unu dispartigo de Pollando (1772) Sopot estis en la limoj de Reĝlando Prusio. Laŭ la decido de prusia reĝo Frederiko la 2-a (Prusio) la ter-posedaĵoj de la klostro de cistercianoj de Oliwa (Oliva), inter ili tiuj de Sopot, estis konfiskitaj.

Historio de Sopot dum la 19a jarceto redakti

 
La monumento de Jean Georg Haffner en la Norda Parko en Sopot, li estas la fakta kreanto de la kuracloko en tiu urbo
 
La Kurac-domo en Sopot, foto el la jaro 1900

En la jaro 1819 la vilaĝo Sopot havis nur 350 loĝantojn. Tamen jam en la jaro 1871 la nombro de la loĝantoj superis 2000. En la jaro 1823 en Sopot estis establita la unua profesia banestablo, kiun konstruis Jean Georg Haffner – franca milit-kirurgo kaj veterano de la Napoleonaj Militoj (1803–1815) (vidu apude lian monumenton en la parko de Sopot). Tiu dato estas agnoskata kiel la komenco de Sopot kiel kuracloko. Unu jaro poste konstruita estis la unua en la urbo Kurac-Domo. Poste oni establigis la parkon, kiu estas ĝis hodiaŭ, oni konstruis la moleon kaj la promenejojn. Dum la jaro 1870, post la konstruo de la unua fervoj-linio de KoszalinGdanskoVarsovio, ĉe tiu fervojo troviĝis ankaŭ Sopot, danke al la fervojo ekestis la rapida disvolvo de tiu kuracloko. Fine de la 19-a jarcento Sopot jam estis tre moda kuracloko en tuta Eŭropo.

Historio de Sopot dum la jaroj 1900–1938 redakti

En la jaro 1900 preskaŭ 52 % de la loĝantaro de Sopot estis katolikoj, 46 % evangelianoj (Protestantoj), 1 % la kredintoj de judismo. Sopot ricevis la urborajtojn la 8-an de oktobro 1901 laŭ la decido de Vilhelmo la 2-a (Germana Imperiestro). Antaŭ la Unua Mondmilito Sopot havis jam 17 mil loĝantojn, kaj post la milito, en la jaro 1920, laŭ la Traktato de Versajlo aperis la Libera Urbo Dancigo / Libera Urbo Gdansko kaj Sopot eniris ĝin, do Sopot ekestis lim-urbo kun la Dua Pola Respubliko. Tiam ankaŭ estis establita la unua kazino en la urbo. Dum la jaro 1928 la moleon oni pligrandigis al la hodiaŭaj dimensioj, do 512 m longan, kaj ĝi estas la plej longa en Eŭropo ligna moleo. Dum la sama tempo la banejo Sopot estas en la apogeo de sia populareco. Dum la somera sezono la urbo gastis tiam 30 mil turistoj. En la jaro 1938 germanoj (nazioj) dum la kristala nokto bruligis la sinagogon en Sopot.

Historio de Sopot dum la Dua Mondmilito redakti

La 1-an de septembro 1939 eksplodis la Dua Mondmilito. Laŭ la decido de goviestro Albert Forster la teritorio de la Libera Urbo Dancigo / La Libera Urbo Gdansko eniris la Trian Regnon. En Sopot germanoj komencis amasarestadon kaj persekutadon de poloj kiuj loĝis en la urbo. La plimulto de judoj kiuj loĝis en Sopot forlasis ĝin antaŭ la Dua Mondmilito. En septembro 1939 restis nur 130 judoj en la urbo. Post la eksplodo de la milito ili estis transportitaj al la koncentrejoj en okupita Pollando en la Ĝenerala Gubernio. La 23-an de marto 1945 en Sopoton eniris la taĉmentoj de la Ruĝa Armeo. Rezulte de la milito kaj ankaŭ pro la specialaj bruligoj fare de la sovetiaj soldatoj detruita estis 10 % de la urbo.

Historio de Sopot post la fino de la Dua Mondmilito redakti

 
Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post la Dua Mondmilito
 
garnizona kirko Sankta Georgo
 
La Arbara Operejo en Sopot, (2014)
 
La Balneologiejo en Sopot
 
Plantado de Jubilea Kverko en Sopot dum la IJK 1959

Post la Dua Mondmilito en la jaro 1945 Sopot ektroviĝis en Pollando, kaj restanta ĝis tiam la germana loĝantaro estis elloĝigita al Germanio, iliajn lokojn okupis poloj el Pomerio, el la orienta Pollando (orienten de la Curzon-linio) kaj el la centra Pollando. En la sopota urbodomo ĝis la fino de la jaro 1946 estis sidejo de la Pomeria Vojevodio. De la jaro 1945 ĝis 1975 la urbo ankaŭ estis la sidejo de la distrikto. En la jaro 1961 la urbo denove fariĝis fama, pro la organizita la 1-a Internacia Festivalo de Kanto (en la Arbara Operejo, vidu la suban foton). En la jaro 1977 la urbo Sopot havis la plej grandan nombron de siaj loĝantoj dum la tuta sia historio, pli ol 54 mil. Nun la urbo estas fama en la tuta Eŭropo kiel kuracloko, tamen oficiale nur de la jaro 1999.[1]

Bibliografio:

  • Miłosława Borzyszkowska-Szewczyk, Christian Pletzing (2010):Śladami żydowskimi pod Kaszubach / La judaj spuroj en Kaŝubio. Gvidlibro, La Kaŝubia Instituto en Gdansko, Gdansko.
  • Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski (1883): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich / Geografia vortaro de Kongresa Pollando kaj aliaj slavaj landoj, vol. 11, Nakładem Władysława Walewskiego / Eldono de Władysław Walewski, Varsovio
  • Hanna Domańska (2005): Opowieści sopockich kamienic / La rakonto de sopotaj brikdomoj, Eldonejo Oskar, Gdansko.
  • Hanna Domańska (2007): Magiczny Sopot / La Magia Sopot, Eldonejo Oskar, Gdansko.
  • Hanna Domańska (2001): Zapomniani byli w mieście. Dzieje Żydów sopockich w XIX i XX wieku / Ili estis forgesitaj en la urbo. La historio de judoj el Sopot en la 19-a kaj 20-a jc, Agencja Wydawnicza Tu / La Eldon-agentejo Tu, Varsovio.
  • Hanna Domańska, Zygmunt Gornowicz (2008): Tajemniczy Sopot / La Magia Sopot, Eldonejo Oskar, Gdansko.
  • Jarosław Ellwart (2000): Kaszuby / Kaŝubio, Region / Regiono, Gdynia.
  • Friedrich Lorentz (1923): Polskie i kaszubskie nazwy miejscowości na Pomorzu Kaszubskiem / Polaj kaj Kaŝuba nomoj de la lokoj en Kaŝubia Pomerio, La Instituto de Okcident-Slava, Poznano.
  • Franciszek Mamuszka (1975): Sopot. Szkice z dziejów / Sopot. Skizo el la historio, Zakład Narodowy im. Ossolińskich / Nacia Instituto de Familio Ossoliński, Gdansko.
  • Franz Schultz (1976): Chronik der Stadt Seebad Zoppot, Im Selbstverlag des Vereins,<!- kiu klubo? --> Hamburgo.
  • Błażej Śliwiński (1998): Dzieje Sopotu do 1945 roku / Historio de Sopot ĝis la jaro 1945, Oficyna Pomorska / Pomeria Eldonjo, Gdansko.

Sopot historie estis malgranda fiŝista vilaĝo. Dum la 13-a jarcento ĝi apartenis al la germanlingva monaĥejo Oliva, kaj de 1283 ĝis 1807 al la germanlingva Hansa urbo Dancigo (ano de la Hansa ligo) (tia estis la nomo de Gdansko en Esperanto ĝis la jaro 1945), kun kiu ĝi dum la jaro 1793 iĝis parto de la same germanlingva reĝlando Prusio.

Kune kun la resto de Prusio, dum 1871 iĝis parto de la Germana Regno. Inter la jaroj 1920 kaj 1939 la urbo estis parto de la Libera Urbo Dancigo, inter la jaroj 1939 ĝis 1945 denove parto de la Germana Regno, kaj ekde 1945 apartenas al Pollando.

Ekde la ekfloro de feria mara banado komence de la 19-a jarcento la urbo estis eleganta banloko kun kazino kaj grandaj hoteloj.

Krom la mara plaĝo ĉe la Golfo de Gdansko, la "Arbara Opero" estas kroma altiraĵo. Tie interalie ĉiujare dum somero okazas la muzika festivalo Sopot Festival.

Famuloj ligitaj kun Sopot redakti

Li estas favora por Esperanto. En la jaro 2003 li kiel ministro pri internaj aferoj kaj administrado reprezentis polan registaron en la E-aranĝo: E-vizito de slovena delegacio de la urbo Maribor / Mariboro kun la Urbestro Boris Soviĉ en la esperantista Parko de la Mondo kaj en la Teŭtona Kastelo en Malbork dum la plantado de la donaco de tiu urbo, t.e. branĉeto (greftaĵo) el la plej malnova vito de la mondo "Stara Trta" (Malnova vito), kiu kreskas en Mariboro kaj de kiu fieras tiu urbo. Kelkfoje li renkontiĝis kun esperantistoj de la Iniciata Grupo "Esperanto por EU" kaj anoj de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando).

En la jaro 2008 kiel la Prezidanto de Pomeria Parlamento en Gdansko li estis en la Patrona Komitato de la internacia E-aranĝo en Malbork Ago-Semajno kaj jam en eĉ la jaro 1997 kiel la Urbestro de Sopot li estis la Alta Protektanto de Tut-Pollanda Kongreso de Esperanto en Sopot. Dum la jaroj 2010 - 2011 kelkfoje invitis al sia MEP-oficejo en Sopot la anojn de la Iniciata Grupo "Esperanto por EU" kaj de la 2011 la anoj de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto Eduardo Kozyra (vicprezidanto de EDE-PL) kaj Kazimierz Krzyżak (ano de la Ĉefa estraro de EDE-PL). La 3-an de septembro de la jaro 2010 li kaj la 1-an de oktobro 2010 MEP Joanna Skrzydlewska skribe informis la UEAn pri iliaj deziroj partopreni la UK en Kopenhago kiel observantoj de la kongreso, sed post tri monata vana atendado de la respondo flanke de UEA ili ambaŭ rezignis. La 6-an de majo 2012 kune kun pola senatano Edmund Wittbrodt (la prezidanto de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) en Pola Parlamento) invitis Mecenaton de Esperanto Etsuo Miyoshi al fama Palaco de Familio Sierakowski en Sopot por priparoli eblecojn de popularigado de Esperanto en Pola Parlamento kaj Eŭropa Parlamento. En la renkontiĝo partoprenis ankaŭ anoj de (EDE-PL) Eduardo Kozyra kaj Kazimierz Krzyżak, Atilio Orellana Rojas - la persona sekretario de Etsuo Miyoshi kaj Andreo Bach - la ano de PEA. Dum la renkontiĝo MEP Jan Kozłowski enmanigis al Etsuo Miyoshi la prestiĝan Medalon de Johano Hevelio kiun ricevas nur la plej gravaj gastoj de la pola Triurbo (Gdansko, Sopot, Gdynia). MEP Kozłowski kunlabore kun Eksprezidanto de Eŭropa Parlamento Jerzy Buzek proponis fari en oktobro 2013 Esperanto-ekspozicion en Eŭropa Parlamento por popularigi Esperanton inter la Membroj de Eŭropa Parlamento. La 12-an de aprilo li kun MEP-oj Joanna Skrzydlewska, Jerzy Buzek, Ryszard Czarnecki kaj Tadeusz Cymański (li jam la 6-an de aprilo 2013) estis invititaj de senatano Edmund Wittbrodt nome de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton kaj de EDE-PL por partopreni la E-Simpozion en Ambasado de Eŭropa Komisiono en Varsovio en oktobro 2013.

Honoraj civitanoj de la urbo redakti

La 6-an de junio 2006 li ricevis la Medalon de Toleremo n-ro 2 (la unuan ricevis papo Johano Paŭlo la 2-a), kiun atribuis la Kapitulo de la Fondumo Zamenhof ([2]). Li estis la ano de la Honora Komitato de la 94-a UK de Universala Esperanto-Asocio (UEA), 2009 en Bjalistoko. En la jaro 2009/2010 li estis Patrono de Junulara Esperanto-Semajno (JES) organizita de Pola Esperanto Junularo (PEJ) kaj Germana Esperanto-Junularo (GEJ).

Li estas Honora Membro de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), la 30-an de majo 1984 li en skriba mesaĝo tion akceptis, kaj oficiale oni atribuis al li la Honoran Membrecon de IKUE en 1987 dum la UK 1987 en Varsovio. Lech Walęsa venis al la 3-a Junulara E-Semajno (JES) en Gdańsk tio okazis fine de decembro de 2011 jaro.[3][4].

Partneraj urboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

 
la urba ligna moleo (marponto) longas 650 metrojn kaj estas la plej longa en Eŭropo
 
Grand-Hotelo Sopot, hodiaŭ Sofitel