Næstved (urbo)
Næstved estas urbo en Zelando en Danujo, apartenante al Regiono Sjælland. Ĝi estas samtempe ĉefa loko de la samnoma komunumo Næstved. La komunumo havas vastecon de 681 km² kaj konsistas ekde la 1.1.1007 en la fruaj komunumoj de Fladså, Fuglebjerg, Holmegaard, Næstved kaj Suså. Gravas la industrio de produkto de papero kaj elektrikaĵoj. En la 1.1.2023 ĝi havis 44.996 enloĝantojn.[1]
Næstved | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 44 996 (2023) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 55° 14′ N, 11° 46′ O (mapo)55.2333333311.76666667Koordinatoj: 55° 14′ N, 11° 46′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 16 m [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Næstved [+] | |||||
Historio
redaktiMezepoko la nuna industria kaj havena urbo ĉe la enfluo de Suså en la Karrebæk-fjordon grava spirita centro. La unua mencio de Petro-klostro en nuna lerneja kvartalo Herlufŝolm estis en 1135 en donacletero de reĝo Erik Lam; tie foirejaj kaj juĝaj rajtoj de du vilaĝoj evoluantaj ĉe ambaŭ vordoj de la rivero estis transdonitaj al la monaĥoj. La nomo de la urbo priskribas malplantadon ĉe marborda klifo (Næs-tved). La komerco pli kaj pli grandiĝis. Ĉirkaŭ en 1825 vitrofarado en najbara Holmegaard ekigis la industriigon kaj fine de la 19-a jarcento ĉ. 40 elcentoj de sume ses miloj da anoj dungiĝis en la vitroblovado.
En 1946 oni elfosis proksimde de la urbo kadavron neolitikan (Porsmosemanden).
Vidindaĵoj
redaktiNepre vizitinda ejo en Næstved estas la 55 metrojn longa, gotika Petro-kirko kies aspekto apenaŭ ŝanĝiĝis de la 12-a respektive 15-a jarcento. Ununava domo el brikŝtonoj estiĝis ĉ. 1350, etendiĝo gotikstila komenciĝis en la 1375-a jaro. Temas pri unu el la plej grandaj kaj gravaj gotikaj ejoj de Danujo. Restaŭradoj de ĝi multis, i.a. laŭ planoj de la arĥitektoj Niels Sigfred Nebelong kaj Georg Kretz inter 1852 kaj 1856 kaj 27 jarojn pli malfrue laŭ planoj de Johan Daniel Herholdt kaj la juna Hans Vilhelm Ahlmann. Aparte belas la orienta ĥorejo kun kvin altaj fenestroj kaj predikejo finita en 1671 fare de Lorentz Jørgensen. En 1984/85 oni malkovris en la kvar volboj de la norda flanka navo freksojn de certa pentristo Morten el la tempo de post 1400, kun bildigo de lakapo de Jesuo Kristo, riĉaj ornamaĵoj, fablaj bildigoj (pri la vulpo kaj la cikonio), martirobildojn kaj motivo de memento mori.
Fremdultrafika allogilo estas la mezepoka centro kun malnovaj burĝaj domoj, la Apostola Domo (1520), la urbodomo (1450 ĝis 1520), la Konvento Sankta Spirito (Helligåndshuset; de la fino de la 15-a jarcento, poste hospitalo, nun urbomuzeo) kaj la Hansa Kompanidomo (14-a jc.).
Du kilometrojn norde de la urbocentro troviĝas la iama benediktana monaĥejo de Herlufsholm, kiu de 1565 estas latina lernejo por knaboj (de 1567 kun internejo). Ne antaŭ 1966 knabinoj rajtis lernanti tie.
Ses kilometrojn sudokcidente de sur la samnoma insulo Kastelo Gavnø, konstruite laŭ stilo de rokoko. Ĝi anstataŭigis klostron kiun fondis la regantino Margareta la 1-a inter 1755 kaj 1758. Ĉi tie estas kultivejo por tulipoj, parko kun papiliona domo, granda pinakoteko de Reedtz-Thott, biblioteko kaj fajrobrigada muzeo.
Ĝemelaj urboj
redaktiNæstved havas partnerecon kun la urboj Raŭmo (Finnlando), Álftanes (Islando, Gjøvik (Norvegujo), Sopot (Polujo) kaj Gävle (Svedujo).[2]. Krome oni kunlaboris en kelkaj socialaj projektoj kun Chalon-sur-Saône (Franclando), Pistoia (Italujo), Narita (Japanujo) kaj Alytus (Litovujo).[3]
Ekonomio
redaktiNæstved estas industria zono kaj ankaŭ la mararmea esploradejo de Emerson Electric Company havas sian sidejon tie ĉi.[4] La en 1839 fondita potfabriko Kähler Keramik estas nuntempe marko de Rosendahl Design Groŭp A.K.
La apoteko Løve Apotek estas la plej malnova siaspece en tuta Danujo kun sia fondojaro 1640.
La ŝtata fervojo DSB tenadas tie ĉi fervojflegejon por vagonaroj de la serio Talgo 230.[5]
Trafika infrastrukturo
redaktiLa stacidomo de Næstved estas grava haltejo por rapidaj trajnoj inter Kopenhago kaj Hamburgo tra Rødby kaj ties pramŝipservo. Krome tuŝas la urbon la longdistanca strato 22 inter Kalundborg kaj Vordingborg. Eĉ komenciĝas tie ĉi la longdistancaj stratoj 14 al Roskilde kaj 54 al Rønnede.
Famuloj
redakti- Johann Adam Krygell (1835–1915), komponisto kaj orgenisto
- Herman Kähler (1846–1917), fabrikanto
- Aage Bertelsen (1873–1945), pentristo kaj veturisto al Gronlando
- Harald Friis (1893–1976), inĝeniero
- Britta Schall Holberg (1941–2022), politikistino
- Jesper Klein (1944–2011), aktoro
- Hans-Wiggo Knudsen (1944–2020), kanu-isto
- Bjarne Grønnow (* 1956), arĥeologo
- Jens Winther (1960–2011), ĵazmuzikisto kaj komponisto
- Jan Bo Petersen (* 1970), ciklisto
- DQ (* 1973), kantisto
- Magnus Heunicke (* 1975), politikisto
- Micgael Jensen (* 1975), sportaŭtisto
- Martin Møller (* 1980), biatleto
- Lasse Bøchman (* 1983), ciklisto
- Morten Jørgensen (* 1985), remisto
- Mads Christiansen (* 1986), manpilkisto
- Simon Makienok (* 1990), piedpilkisto
- Ida Lagerbon (* 1998), manpilikistino
Eksteraj ligiloj
redaktiNotoj
redakti- ↑ https://www.statistikbanken.dk/BY1
- ↑ listo de la venskabsbyer/amikaj urboj
- ↑ listo de la partnerskabsbyer/partneraj urboj. Arkivita el la originalo je 2013-08-10. Alirita 2024-02-01 .
- ↑ Næstved Erhverv/metioj enurbaj. Arkivita el la originalo je 2018-02-14. Alirita 2024-02-01 .
- ↑ tuteŭropa adjudiko