Cistercianoj

katolika ordeno
(Alidirektita el Cisterciano)

Cistercianoj estas anoj de romkatolika monaĥa ordeno, kiun fondis en la jaro 1098 en Cistercio (france:Cîteaux) grupo de Benediktanoj sub gvido de Robert de Molesmes.

Cistercianoj
Ordo Cisterciensis
emblemo
unua ordeno • monaĥa ordeno
Komenco 1098 vd
Lando(j) Francio vd
Fondinto(j) Robert of Molesme • Alberic of Cîteaux • Stephen Harding vd
Filioj Cistercian nuns vd
Posedatoj Roma Abbey • Riseberga Abbey • Vreta Abbey • Varnhem Abbey • Rudy Monastery • Königsbronn Abbey vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Rigardo sur la preĝejon de la monaĥejo Chorin. Tipa por la cisterciana arkitekturo: malgranda turo sur la kruciĝo de la aloj

La religia komunumo dediĉis sin al la celo, vivi strikte laŭ la reguloj, kiujn starigis Benedikto de Nursia en 540. Sekve ili volis vivi nur per "laboro de la propraj manoj". Enspezojn el interezoj kaj pruntedonoj ili ne akceptis.

Cisterciana arĥitekturo redakti

La Cisterciana ordeno estis ekestinta per reformoj el la ordeno de la Benediktanoj. Por la instalado de la monaĥejoj ĝi preferis male al aliaj ordenoj forajn valojn. En la arĥitekturo ĝi komence obeis tre rigidan ordenregularon. La konstruaĵoj devis esti askete modesta kaj ne rajtis havi preĝejturojn, sed nur tegmentoturetojn, kiuj plejparte lokis sur la navokruciĝo. Ne ekzistis giganta okcidenta alkonstruaĵo. Komence la regularo preskribis rektajn fermitajn ĥorejojn kaj kapelojn, sed ekde proksimume 1150 oni konsideris la ĥorĉirkaŭirejon kun absidokapelaro kiel normon. Ankaŭ statuoj, koloraj vitraloj kaj aliaj luksaj ornamaĵoj estis malpermesitaj. Tiuj ĉi komence tre rigidaj tamen iom post iom malrigidiĝis.[1][2]

Ekzemploj de monaĥejoj redakti

Kategorio:

Famaj cistercianoj redakti

Kategorio:

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Gudrun Gleba: Klöster und Orden im Mittelalter. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, 4-a eldono, Darmstadt 2011, ISBN 978-3-534-24259-7, S. 82ff.
  2. cistercium.de. Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2014-10-18.