Monaĥejo Marienstern

Monaĥejo Marienstern (latine: Abbatia Stellae B.M.V., sorabe: Klóšter Marijina Hwězda) estas klostro de cistercianinoj en Supra Luzacio proksime de la vilaĝo Panschwitz-Kuckau, Germanujo.

Cistercia abatejo de Marienstern

Historio redakti

Fonditis la monaĥejo en 1248 fare de la senjoroj de Kamenz. Du jarojn pli malfrue ĝi iĝis parto de la cistercia komunumo kaj submetitis al Abatejo Altzella apud Nossen. Prizorĝis ĝin la margrafo de Brandenburgio kaj poste la reĝo bohemia Johano de Luksemburgo. En 1280 komenciĝis ĝia konstruo. En 1429 ĝin elrababis la husanoj. Dum mezepoke la bienoj pligrandiĝis kiujn propraj urbestroj administris, kiujn nomumis la abatinoj el la loka kavaliraro.

Abolicio dum Reformacio mire ne okazis, dume la Altzella-monaĥejo ja malaperis. La abato de Neuzelle kaj la dekano de Bautzen volis gajni kontrolon pri la Marienstern-klostro. Je la fino de la 16a kaj la komenco de la 17a jarcentoj vizitis la abatoj de la bohemiaj klostroj en Strahov kaj Prago-Zbraslav la cistercianinojn. Dum la Tridekjara milito la svedoj marodis surloke kaj la frokulinoj devis fugi je Bledzew (Distrikto Międzyrzecz). Ekde 1635 Luzaco regitis fare de la protestantismaj saksiaj princelektistoj kiuj garantiis la netuŝon de ĉiuj propraĵoj. Post la tronpreno en Polujo fare de princelektisto Frederiko Aŭgusto la 1-a kaj konvertiĝo je katolikismo iĝis intimaj rilatoj inter la klostro kaj la princelektista kortego. Dum la Granda norda milito la monaĥinoj fuĝis je Litoměřice. Post reveno ilia faritis inter 1716 kaj 1732 alikonstruo baroka.

Post la sekulariĝo de la klostro Marienstern submetitis al la bohemia klostro Osek (Distrikto Teplice). En 1826 fonditis la Instituto Sankta Jozefo, lernejo porknabina kun internejo. En 1833 ĝis 1872 ĉiuj feŭdaj devigoj en la vilaĝoj klostraj forigitis.

En 1923 okazis ĉe Klostro Marienstern la unua sinodo de la renaskiĝinta Diocezo Meißen. Je la komenco de la nazia regado fermitis la lernejo kaj dummilite alvenis gastigotaj forpelitoj el Besarabio. En 1945 kelkaj monaĥinoj fuĝis je Osek. Post 1945 la havaĵoj klostraj venis sub la observadon de la episkopo de Meißen; la bierfarejo devis fermiĝi. En 1973 malfermitis centro pri handikapitaj knabinoj. Restaŭrado de la tuto iĝis inter 1966 kaj 1998.

Nuntempe vivas ne tute 20 monaĥinoj ĉi tie kiuj zorgis pri handikapulinoj. Por turistoj estas vidindaj la kirko, la ĝardenoj kaj muzeo; kromas tie gastejo kaj memoraĵbutiko. En 1998, okaze de la 750a datreveno fondiĝa, presitis speciala poŝtmarko en Germanujo kun teksto en la germana kaj la soraba lingvo.

Eksteraj ligiloj redakti