Cisterciaj ciferoj

pozicia nombrosistemo inventita de la Cistercianoj en la 13a jarcento

La cisterciaj ciferoj estas nombrosistemo, kiun estis en uzo en monaĥejoj de la cistercianoj ĝis la 13-a jarcento.

bazaj nombroj cisterciaj

Funkcio

redakti

La vertikala linio havas la rolon de ĉefa cifer-identigilo. Ĉirkaŭ ĝi distingeblas kvar lokoj; la en ilin metitaj signoj signifas diversajn radikojn:

  • unuoj aperas en la dekstra supra parto;
  • la sama signo metita en la maldekstra supra parto estas la unuo multiplikita per dek;
  • en la dekstra malsupra parto ĝi estas multiplikita per 100;
  • en la maldekstra malsupra parto - per 1000.

La sistemo funkcias ankaŭ en la kazo, se la ĉefa linio estas horizontala (tiam la tuta signo estas turnita je 90°).

Ekzemploj

redakti

Literaturo

redakti
  • King, David A. The Ciphers of the Monks : a forgotten number-notation of the Middle Ages, Stuttgart 2001

Eksteraj ligiloj

redakti