August von Mackensen

August von Mackensen (n. 6-an de decembro 1849, Haus Leipnitz, Saksio, nun Germanio – mortis la 8-an de novembro 1945, Celle), unu el la plej sukcesaj germanaj militestroj (marŝalo) de la unua mondmilito.

August von Mackensen
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1849 (1849-12-06)
en Leipnitz
Morto 8-an de novembro 1945 (1945-11-08) (95-jaraĝa)
en Habighorst
Tombo Q124832022
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infanoj Eberhard von Mackensen • Hans Georg von Mackensen
Okupo
Okupo oficiro • militestro
vdr

Lia militista kariero komenciĝis en 1869.

Li partoprenis en la batalo de Gumbinnen (1914), batalo de Tannenberg (1914). Li transprenis en aprilo de 1915 la komanditecon de la unuigita germana-aŭstra (11-a) armeo, en okcidenta Galicio. Mackensen - per helpo de la generalstaba estro Hans von Seeckt – efektivigis la grandan germanan trarompon (per uzo de kemia armilo) inter Gorlice kaj Tarnów (en la hodiaŭa Pollando), pro tio li rangaltiĝis al marŝalo, la 2-an de junio de 1915. Per tiu trarompo komenciĝis la venka serio de Mackensen: li venkis la rusojn ĉe Brest-Litovsk kaj Pinsk (aŭg-sept. 1915), konkero de Serbio (okt.-nov. 1915), okupo de Rumanio (1916–17), kie li agadis kiel militista guberniestro. Post la armistico de 1918. li estis internita en Hungario kaj Saloniki. Li hejmenvenis en decembro de 1919.

Li tute rifuzis la Vejmaran Respublikon, li ĝojis pri morto de Matthias Erzberger („La damaĝulo estas for“), li admiris Hitleron, simpatiis kun lia politiko, sed rifuzis kelkajn barbarismojn de la nazioj (kontraŭ neniigo de SA).

Familio redakti

Li geedziĝis en 1879 kun Dorothea von Horn (18541905), naskiĝis kvin infanoj:

Post morto de lia edzino en 1905, edziĝis li en 1908 denove la ĉ. 30-jaran Leonie von der Osten (18781963). Tiu edziĝo restis seninfana kaj daŭris ĝis lia morto en 1945.

Literaturo redakti

  • Theo Schwarzmüller: Zwischen Kaiser und „Führer“ Generalfeldmarschall August von Mackensen. Eine politische Biographie. dtv, München 2001, ISBN 3-423-30823-0

Eksteraj ligiloj redakti