Miastko

urbo en nuntempa Pollando

Miastko (prononcu: mjastko, kaŝube Miastkò, germane Rummelsburg), estas urbo en Pomeria provinco en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en distrikto Bytów. Loĝas en ĝi pli ol 11 mil da loĝantoj.

Miastko

Blazono

Blazono
urbo
Miastko (Pollando)
Miastko (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Miastka
Provinco Pomeria provinco
Distrikto distrikto Bytów
Komunumo komunumo Miastko
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 54° 1′ N, 16° 59′ O (mapo)54.01666666666716.983333333333Koordinatoj: 54° 1′ N, 16° 59′ O (mapo)
Areo 15,68 km²
Loĝantaro 11123 (en 2004)
Loĝdenso 1 958,3 loĝ./km²
Poŝtkodo 77-200
Telefona antaŭkodo 59
Aŭtokodo GBY
TERYT 6222801064
Estro Roman Ramion
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Grunwaldzka 1
Poŝtkodo de estraro 77-200
Telefono de estraro 59 857-25-42
Fakso de estraro 59 857-23-68
vdr
La rondo de Johano Paŭlo la 2-a en la urbo
La Urbodomo
La figuro (la tilia skulptaĵo) de la rabisto Rummel, en centro de la urbo

La historio de rabisto Rummel, la legenda fondinto de la urbo redakti

Rummel estis la legenda fondinto de la urbo Miastko, kiu ĝis la jaro 1945 estis nomata germane: Rummelsburg. Ĝuste de la nomo de la pomeria rabisto la setlejo prenis sian nomon. Laŭ popolaj rakontoj, Rummel estis dum Mezepoko la rabisto kiu marodis kaj rabis en la arbaroj en la ĉirkaŭaĵoj de la hodiaŭa urbo. Kiel en la samaj aliaj legendoj, rabisto Rummel predis la riĉulojn, kaj la akiritajn valoraĵojn disdonadis inter la malriĉuloj. Tamen estis la diferenco de Rummel kompare de aliaj rabistoj, ke li nenion lasis por si mem, kio tre plaĉis al la loka malriĉa loĝantaro kiu pro tio apogis lin, de tiu loĝantaro li rekrutis (varbis) siajn helpantojn.

La posedanto de la apudaj bienoj estis riĉa familio von Massow, la agado (ekscesoj) de Rummel ne plaĉis al la familio, ĉar tio mallogis la alvenontajn komercistojn. Tamen la familio estis tro malforta por finvenki la bandon de Rummel, tial ili proponis al la rabisto la propran teritorion tiel grandan kiun li scipovos ĉevale traveturi de la leviĝo ĝis la subiro de la suno. La kondiĉo de tiu traktato estis la ĉeso de la rabado flanke de Rummel. La rabisto plenumis la deziroj de la Familio von Massow kaj ĝis la morto li esti la urbestro de Miastko. La nuntempo memorigis la legendan rabiston per la starigo en la cento de la urbo de la ligna, tilia skulptaĵo de rabisto Rummel (vidu la apudan foton), same memorigas lin la ermitejo en la proksima arbaro, la ligna gastejo kaj la loka mono (monero), tio estas la dukato nomata "Rummel", stampita fare de la municipo de Miastko en februaro 2009.

Bibliografio:

1. Ellwart Jarosław (2000): Kaszuby (Kaŝubio), Region (Regiono), Gdynia.

2. Skurzyński Piotr (2015): Miastko. Śladami Rummela (Miastko. Tra la ŝpuroj de Rummel), Region (Regiono), Gdynia.

3. Świetlicka Alicja, Wisławska Elżbieta (1998): Słownik historyczny miast i wsi województwa słupskiego (La historia terminaro de urboj kaj vilaĝoj de Slupska Vojevodio), Stowarzyszenie Bibliotekarzy Polskich (La Asocio de Polaj Bibliotekistoj), Okręg Słupski (Slupska Regiono), Slupsko / Słupsk.

Famuloj ligitaj kun la urbo redakti

 
Gebhard Leberecht von Blücher - prusa generalo kiu gvidis la prusan armeon kontraŭ Napoléon Bonaparte ĉe la Batalo de Waterloo en 1815.
 
Nupto de Max Schmeling kaj ĉeĥa aktorino Anny Ondra, 1933,
foto el Germana federacia arkivo
 
Lothar Bisky (2005)
 
Ewa Gawryluk, pola aktorino naskita en Miastko (2008)

Partner-urboj redakti

Historio redakti

Miastko estis malnova slava setlejo. La unuaj mencioj pri ĝi, difinata foje kiel urbeto, foje kiel vilaĝo, devenas de dokumentoj de la jaroj 1335, 1368, 1478, 1496 kaj 1506. Miastko estis tiam feŭdula proprietaĵo de germana familio von Massow. En la jaroj 1616-1617 loĝantoj ekribelis kontraŭ proprietulo. Tumultoj daŭris propre ĝis eksplodo de la tridekjara milito (vidu la suban mapon). Rezulto de la ribelo estis ricevo en 1617 urborajtojn.

Historio de la ĉirkaŭaĵoj de Miastko dum la antikveco redakti

Inter la 1-a kaj 3-a jc p.K. sur tiuj terenoj t.e. proksime de la Vistula riverbuŝo vivis ĉefe ĝermanaj gentoj - la gotoj kaj la gepidoj. La gotoj praloĝis en suda parto de la nuntempa Svedio kaj de tie translokiĝis al riverbuŝo de Vistulo. Ili migris en la 2-a jarcento p.K. suden kaj disiĝis al du partoj: la okcidentaj gotoj (visigotoj) setlis en Dakio, la orientaj (ostrogotoj) en norda parto de la Nigra Maro. La gepidoj estis popolo kun orient-ĝermana deveno, signifo de ilia nomo estas „riĉa, donacema”. La prahistorio de la gepidoj estas nebula, ĉar ilia nomo restis nur en la kronikoj de la gotoj, kiuj estis iliaj malamikoj. Ili migris el la Vistula riverbuŝo kaj aperis en la nord-orienta parto de la Karpat-baseno post 269 sub gvido de reĝo Fastido. Ili potenco etendiĝis preter la Tiso ĝis rivero Körös, sed ili devis obei al la hunoj. Tamen jam komence de la 5-a jc p.K. tiun terenon okupis la gentoj de slavoj.

Historio de Miastko dum la jaroj 1871–1918 redakti

 
La stacidomo en Miastko
 
La akvoturo en Miastko, en la kvartalo Zatorze (prononcu: zatoĵe)
 
La Monumento de Pola Nacio, en la urba parko en Miastko
 
Aviadilo donacita por la urbo de pola kosmonaŭto Mirosław Hermaszewski
 
La Boleslao la 1-a (Pollando)- elementa lernejo n-ro 2, en Miastko
 
La Ensemblo de la Mezlernejoj en Miastko
 
La Adam Mickiewicz-liceo n-ro 1, en Miastko

(laŭ artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Slupsko)

Prahistorio redakti

 
La sukcena Urseto de Feliĉeco el Slupsko / Słupsk, la originalo montrita en la Urbodomo de Slupsko la 9an de septembro 2010
 
La vizaĝ-cindrournoj el la kulturo de Pomerio, ofte en la ĉirkaŭaĵo de Słupsk
 
La kulturo de Luzacio, la verda koloro
 
Eŭropo en preromia epoko aŭ Praromaniko, do en ferepoko:
  •  la nordiaj grupoj
  •  kulturo de Jastorf
  •  grupo de Harpstedt-Nienburger
  •  gentoj de keltoj
  •  kulturo de Pomerio
  •  kulturo de la domaj cindro-urnoj
  •  orient-balta kulturo
  •  okcident-balta kulturo de tumuloj (kairnoj)
  •  kultura de milograd
  •  estonaj grupoj
  • La unuaj spuroj de homaj setlejoj en la ĉirkaŭaĵo de Slupsko devenas de la naŭ miloj da jaroj a.K.. La Okcidenta parto de Gdanska Pomerio estis setligita malfrue pro la tiama glaciiĝo (en plejstoceno dum la glacia epoko) kaj malfekundaj grundoj. Komence la homaro okupiĝis pri ĉasado de rangiferoj tial ili migris post ilia gregoj. La plej malnovaj arkeologiaj trovaĵoj en la Slupska Tero devenas el mezolitiko. De tiu periodo oni trovis sagpintojn en nuna vilaĝo Lubowidz (prononcu: lubovidz). Tiamatempe la loka homaro krom la ĉasado kaj kolektado okupiĝis ankaŭ pri fiŝkaptado. La homoj komencis produkti ilojn kaj sukcenfaritaĵojn. Supozeble tiamaj homoj loĝis en la provizoraj tendaroj. La neolitiko (nova ŝtonepoko) en la Meza Pomerio komencis iom malfrue kompare kun la sudaj terenoj. Tiamatempe la homoj komencis vivi pli malnomade. Disvolviĝis tiam primitiva agrikulturo. De tia periodo devenas la trovitaj apud Slupsko hakiletoj, pecetoj de argilaj ujoj, kaj ankaŭ la ŝtona ponardo. La trovaĵoj el la frua bronza epoko estas tre raraj. Oni trovis nur sceptron kaj hakileton.

    La sukcena Urseto de Feliĉeco el Slupskoneolitika[1] la sukcena figureto de urseto trovita en la jaro 1887 en la ĉirkaŭaĵo de Slupsko dum la ekspluatado de torfo.

    Dum meza kaj malfrua bronza epoko okazis veno de praslavoj al tiuj terenoj. Oni establis la defend-burgojn en la meza Pomerio. De tiuj terenoj oni komencis eksporti sukcenon. Komencadis la entombigoj de la cindroj de mortintoj en urnoj (vidu la apudan foton de la vizaĝ-cindrournoj). La historiaj monumentoj de la Luzacia Kulturo kaj Pomeria Kulturo estas tre oftaj. Ĉefe tio estas tumuloj (kurganoj) aŭ aliaj tombejoj kaj la ornamaĵoj trovata en ili, krome estas tie trovataj diversaj iloj kaj trezoroj kaŝitaj de la iamaj riĉaj posedantoj.

    En la 2-a jarcento p.K. venis de suda Svedio la gotoj kiuj havas orient-ĝermanan devenon, ili praloĝis en suda parto de la nuntempa Svedio kaj en Gotlando kaj de tie translokiĝis al la Golfo de Gdansko kaj riverdelto / riverbuŝo de Vistulo kaj ili migris en la 3-a jarcento ankoraŭ suden de Eŭropo kaj disiĝis al du partoj: la okcidentaj gotoj (visigotoj) setlis en Dakio, la orientaj (ostrogotoj) en norda parto de la Nigra maro. Gotoj estinte en tiu regiono de Puck-golfo kaj riverdelto de Vistulo kreis unue la t.n. Oksywie-kulturon kiu poste plivastiĝis en t.n. Wielbark-kulturon. La suba mapo montras la disvastiĝon de la Wielbark-kulturo en la 3a jc /la nomo Wielbark-kulturo estas de la kvartalo Wielbark en Malborko / Malbork.

     
    Supozata grandeco de la lando de Mjeŝko la 1-a
     
    Eriko de Pomerio el Słupsk, la reĝo de Danio, Norvegio kaj Svedio
     
    La mapo de Pollando (1333–1370). La Duklando de Słupsk estas videbla norde de Pollando kaj estas viol-kolora kaj verd-kolore estas la Ŝtato de Teŭtona Ordeno
     
    La Margraflando Brandenburgio en 1320
     
    La Hansa Ligo ĉirkaŭ la jaro 1400
  •  nederlanda zono
  •  vestfalia zono
  •  saksia zono
  •  vendia zono
  •  brandenburgia zono
  •  pomeria zpono
  •  prusia zono
  •  livonia zono
  •  svedia zono
  • Antikva epoko redakti

    Ĉe la fino de antikva epoko la terenojn de la Slupska Tero setligadis la slavoj, kiuj estis sub la forta influo de keltoj kaj romianoj. La tiama loka loĝantaro komercadis kun romianoj vendante la sukcenon kontraŭ la romiaj moneroj kiuj fariĝis la interna mono inter la slava kulturo. La slavaj triboj danke al la komerckontaktoj bone disvolviĝis. Tiam komenciĝis la feŭdismo, plena disvolviĝo de ĝi okazis en la komenco de Mezepoko. La unuaj setlejoj jam de la bronza epoko ligis nun la slavaj burgoj en mezepoko la komerca vojo tra la rivero Słupia de la burgo Kołobrzeg kun Orienta Eŭropo. La burgo en Slupsko estis tre taŭge lokita strategie pro marĉoj kaj estis konstruita sur la artefarita monto (nun tie troviĝas la preĝejo de Sankta Otto) por kontroli la komercan vojon.

    Danke al la arkeologiaj esploroj ni nun scias ke la burgo estis ĉirkaŭita per ligno-teraj remparoj kaj per la natura fosaĵo nde la nun ne ekzistantaj la brakoj de la rivero Słupia.

    Mezepoko redakti

    Piasta dinastio redakti

    En la 10-a jarcento Pollando formiĝis kiel unueca teritorio. La unua, historie atestita reganto de ĝi estis Mjeŝko la 1-a, kiu en 966 akceptis bapton. Tio komencis luktojn kontraŭ la slava pagana religio kaj kristanigon de la socio. La unua reĝo de Pollando estis filo de Mjeŝko la 1-a – Boleslao la Brava. En tiama tempo tuta Pomerio do ankaŭ kun Słupsk estis en la limoj de Pollando.

    Eriko de Pomerio redakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eriko de Pomerio.

    Eriko de Pomerio, denaska nomo Boguslav / Bogusław, (naskiĝis ĉ. 1382 en Darłowo, Pomerio-Słupsk; mortis 1459 samloke) estis de 1412 ĝis 1439 unusola reĝo de la Unio de Kalmar (unio de Danio, Norvegio kaj Svedio).

    Eriko estis pranevo kaj heredanto de la dana-norvega regentino Margareta la 1-a, kaj estis ŝia preferata sukcedonto. Tiel li do ekhavis de ŝi grandegan heredaĵon. Eriko estis edzo de Filipa de Anglio (1394–1430), filino de Henriko la 4-a de Anglio.

    Jam en 1397 - laŭ skandinavia heredrajto jam plenaĝa - li estis kronita en Kalmar, Svedio, kaj li estis samtempe:

    Pli poste li fariĝis:

    En la 13a kaj 14a jarcentoj Slupsko kelkfoje ŝanĝadis la apartenon al diversaj ŝtatoj. En la jaro 1236 kun la tutaj Teroj de Slupsko kaj de Sławno apartenis al la Orienta Pomerio t.e. la Gdanska. En la jaro 1265 la burgo Slupsko ricevis la urborajtoj de la pomeria princo Świętopełk (prononcu: Svjentopeŭk). Post la senida morto de la lasta pomeria princo Mściwoj la 2-a / nomata ankaŭ Mszczuj la 2-a - la urbo Slupsko eniris la Pollandon en la jaro 1294 (vidu la suban mapon). Ĝi estis tamen en la polaj limoj nur ĝis la jaro 1307, ĉar pro la perfido de la riĉa kaj influa pomeria familio Święca (prononcu: Svjenca) eniris la teritorion de la Margraflando Brandenburgio (vidu la suban mapon).

    En la jaro 1310 la novaj posedantoj renovigis la urborajtojn. La nova urbo ekhavis la municipon t.e. la urban konsilantaron kaj vokton kaj teran posedaĵon kaj al la urbo apartenis la 19 km laŭ la rivero Słupia (de la urbo ĝis la elfluo al la Balta Maro kun la 5 metraj bordoj ambaŭrflanke. Tio ebligis la maran mastrumadon (tio leĝe estis enskribita en la papera dokumento de la jaro 1337).

    Post la venka milito kun Brandenburgio Slupsko kun la regiono eniris la Okcident-Pomerian Princlandon. En la jaro 1329, la princoj Otto la 1-a kaj Barnim la 3-a transdonis la Slupskan Teron kiel garantiaĵo al la Teŭtona Ordeno por 12 jaroj. La regado de la Ordeno ne plaĉis al la urbanoj, do kiam proksimiĝis la dato de le redono de la ŝuldo kaj la Okcident-Pomeria princo Boguslavo la 5-a ne kolektis la tutan monsumon de la ŝuldo, tiam la urbanoj mem reaĉetis la urbon de la Teŭtona Ordeno.

    En la jaro 1342 Slupsko kun la regiono denove revenis al la Okcidenta Pomerio. En la jaro 1368 la urbo akiris de la princo Boguslavo la 5-a la privilegion pri monfarado, kio signifis sendependecon de la Slupska Princlando.

    En la jaro 1382 dum la kunveno de la reprezentantoj de la hanso-urboj en Stralsund la delegacio de Slupsko metis la skriban peton pri la aliĝo al hanso. Danke al tio la urbaj komercistoj akiris la privilegiojn en la havenoj de la Hansa Ligo (vidu la apudan mapon) kaj la okcidentan kaj nordan merkatojn.

    De la Reformacio ĝis la Unua Mondmilito redakti

    La loĝantoj de Slupsko ĝis la Reformacio estis katolikoj kaj ne postrestis la spuroj de la antaŭaj antaŭkristanaj kredoj de la pomerianoj.

    En la komenco de la 16a jc okazis la soci-religiaj perturboj. La plej akra formo de ili okazis en la jaroj 1524-1525, kiam estis la profanado de la preĝejo de la Plej Sankta Virgulino Maria en Slupsko. La plimulto de la loĝantoj ŝanĝis la konfeson de katolikismo al luteranismo.

    La 17a kaj 18a jc estis la tempo de militoj. Dum la tridekjara milito (vidu la apudan mapon), en la jaro 1630, al la urbo Slupsko kaj la regionon enmarŝis la sveda armeo. Slupsko esti devigita pagi al la okunantoj la kontribucion, la kantonmenton, kaj prirabadoj, epidemioj kaj incendio profundigis la krizon en la disvolvado de la urbo. En la daŭro de la milito en la jaro 1637 finiĝis la dinastio de Grifitoj. La Okcidenta Pomerio tamen sukcesis esti sendependa ĝis la jaro 1648, ĝis la Vestfalia Paco / aŭ pli precize Vestfalia Pac-Traktato. Finfine la urbo kaj la orienta parto de la Duklando eniris la limojn de t.n. Elektistejo Brandenburgio.

    Esperanto redakti

    Komence de aŭgusto 2015 venis de Lebo al Miastko la Senata Esperanto-ekspozicio ([2]), la vernisaĝo okazis la 25an de aŭgusto 2015 en la Informcentro de Turismo en Miastko kun partopreno de multaj loĝantoj kaj lokaj aŭtoritatoj i.a. kun la loka politikisto Mirosław Bartuch kiu estas parlamentano en la pomeria parlamento en Gdansko (krome ni menciu, ke li estas posedanto de la plej granda kolekto de memoraĵoj pri Johano Paŭlo la 2-a kaj lia kolekto estas montrata en tuta Pollando kaj ne nur). Partoprenis la vernisaĝon ankaŭ la redaktoro de la loka gazeto kiu aperigis la jenan artkolon en "Tygodnik Miastecki" (La Semajna Gazeto de Miastko) (jen ligilo:[3]). La Senata Ekspozicio dum sia turneo tra Pollando unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando), polaj parlamentanoj: senatanoj Edmund Wittbrodt, Kazimierz Kleina, Andrzej Grzyb kaj sejmanino Teresa Hoppe kun financa helpo de mecenato de Esperanto el Japanio Etsuo Miyoshi. Post la Senato la E-ekspozicio estis en Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów, Złotoryja, Vroclavo, Sosnowiec, Czeladź, Będzin, Lębork, Lodzo, Loviĉo, Sztum, Kwidzyn, Elbląg, Slupsko, Kępice, Darłowo kaj Łeba. Al Miastko la ekspozicion invitis la lokaj esperantistoj de EDE-Pollando Halina Borysiewicz kaj doktoriĝ-kandidato Mariusz Borysiewicz kun la vic-prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra (legu: Kozira), ĉio kunlabore kun la Urbestro de Miastko. La sekvonta urbo al kiu veturos la Senata E-ekspozicio estas Kartuzy al kiu invitis ĝin la Urbestro de Kartuzio, Direktorino de la Publika Biblioteko kaj loka aktiva esperantisto red. Andreo Marszałkowski.

    Bibliografio (pri la historia parto) redakti

    • Bahn Paul (2001): The Penguin Archaeology Guide, Penguin Books, Londono
    • Christian David, Brown Cynthia, Benjamin Craig (2014): Big History. Between Nothing and Everything, McGraw-Hill Education, Nov-Jorko
    • Ellwart Jarosław (2000): Kaszuby (Kaŝubio), Region (Regiono), Gdynia
    • Gawroński Janusz (2012): Historia i kultura Ziemi Miasteckiej i okolic (La historio kaj kulturo de Miastko-tero), MGOK Miastko, Miastko
    • Heather Peter (1996): The Goths (La Gotoj, Blackwell Publishers, Kembriĝo / Cambridge
    • Jaroszewski Wojciech, Marks Leszek, Radomski Andrzej (1985): Słownik geologii dynamicznej (La terminaro de dinamika geologio), Wydawnictwa Geologiczne (Geologia Eldonejo), Varsovio
    • Kuchenbäcker Hans-Ulrich (1985):Der Kreis Rummelsburg. Ein Schicksalsbuch, Pommerscher Zentralverband, Lubeko / Lübeck
    • Marks Leszek, Last Glacial Maximum in Poland, „Quaternary Science Reviews” 2002, vol 21, n-ro 1-3, p. 103 – 110
    • Mazoyer Marcel, Roudart Laurence (2006): A History of World Agriculture. From the Neolithic Age to the Current Crisis, Earthscan, Londono
    • Piskorski Jan Maria (1999): Pommern im Wandel der Zeiten (La Pomerio en la tempo de Vandaloj, Zamek Książąt Pomorskich (La Kastelo de Pomeriaj Princoj), Szczecin
    • Rybicki Hieronim (1971): Dzieje Ziemi Miasteckiej (La historio de Miastko-tero), Wydawnictwo Poznańskie (La Eldonejo de Poznano, Poznano / Poznań
    • Skurzyński Piotr (2015): Miastko. Śladami Rummela (Miastko. Tra la ŝpuroj de Rummel), Region (Regiono), Gdynia
    • Świetlicka Alicja, Wisławska Elżbieta (1998): Słownik historyczny miast i wsi województwa słupskiego (La historia terminaro de urboj kaj vilaĝoj de Slupska Vojevodio), Stowarzyszenie Bibliotekarzy Polskich (La Asocio de Polaj Bibliotekistoj), Okręg Słupski (Slupska Regiono), Slupsko / Słupsk
    • Whittle Alasdair (1996): Europe in the Neolithic (Eŭropo dum Neolitiko. The Creation of New Worlds, Cambridge University Press (Eldonejo de Kembriĝa Universitato), Kembriĝo / Cambridge

    Referencoj redakti

    1. Laŭ [1] la germanaj esploristoj pritaksis, ke la trovaĵo devenas de neolitiko de inter 1700 a.K. kaj 650 a.K..
    2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2016-01-12.
    3. http://www.prasa24.pl/gazeta/tygodnik-miastecki

    Eksteraj ligiloj redakti