Lothar Bisky

germana politikisto

Lothar BISKY (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1941 en Zollbrück / pole: Korzybie / kaŝube: Korzëbié, apud Kępice, en distrikto Rummelsburg / pole: Distrikto Miastecki, nun Distrikto Słupski en la tiam ankoraŭ germania provinco Pomerio, mortis la 13-an de aŭgusto 2013 en Lipsko) estas germania politikisto de la partio Die Linke. Inter la jaroj 1993 kaj 2000, kaj denove de 2003 ĝis 2007 li estis prezidanto de la partio Partei des Demokratischen Sozialismus (PDS). Ekde tiam kune kun Oskar Lafontaine li estas prezidanto de la nove fondita politika partio Die Linke, poste en la partio anstaŭis lin Gesine Lötzsch (edzino de esperantisto prof. d-ro Ronald Lötzsch). Ekde ties 2-a kongreso dum la jaro 2007 Lothar Bisky krome ankaŭ estis prezidanto de la Eŭropa Maldekstro.

Lothar Bisky
Persona informo
Lothar Bisky
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1941 (1941-08-17)
en Korzybie, Pomeranian Voivodeship
Morto 13-an de aŭgusto 2013 (2013-08-13) (71-jaraĝa)
en Leipzig
Tombo Doroteurba tombejo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Alma mater Humboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de Lepsiko vd
Partio Socialista Unueca Partio de GermanioLa Maldekstro • La Maldekstropartio.PDS vd
Familio
Infanoj Norbert Bisky • Jens Bisky vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloPotsdam vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Lothar Bisky parolas dum la manifestacio ĉe Aleksander-placo en Berlino, la 4an de novembro 1989
Lothar Bisky (2005)

Skiza biografio redakti

Post la fuĝo de sia familio el Pomerio Lothar Bisky kreskis en Ŝlesvig-Holstinio. En la jaro 1959 li kiel 18-jarulo pro siaj politikaj konvinkoj sole translokiĝis de okcidenta al orienta Germanio. Post abituro en GDR li tie studis filozofion kaj kulturan sciencon, kaj poste laboris en la ŝtata "centra instituto por junulara esploro" en Lepsiko. Ekde la jaro 1963 li estis membro kaj ekde la jaro 1989 gvida funkciulo de la ŝtata partio SED, post la malfondo de GDR en ties sekvaj partioj, plej laste la partio Die Linke. Ekde 1979 li estis universitata docento en la orienta parto de Berlino, ekde 1980 kiel docento de la Akademio por Sociaj Sciencoj de la ŝtata partio SED. De 1986 ĝis 1990 li estis profesoro kaj rektoro de la ŝtata Altlernejo por Kino kaj Televido en Potsdamo.

La 4-an de novembro 1989 li vaste konatiĝis kiel parolisto en manifestacio de duonmiliono da protestantoj por ampleksaj reformoj de la ŝtato GDR, kaj inter marto kaj oktobro 1990 estis membro de la unua libere elektita parlamento Volkskammer de GDR. Ekde 1990 li estas membro de la landa parlamento de Brandenburgio kaj ĝis 2004 estis prezidanto de ties frakcio de la partio PDS. Inter la jaroj 1992 kaj 1994 li gvidis la esploran komisionon pri la akuzo, ke la tiama ministroprezidanto Manfred Stolpe eble estis "neformala kunlaboranto" de la GDR-a ŝtata sekuriga servo Stasi. De oktobro 2004 ĝis 2005 Lothar Bisky estis vicprezidanto de la parlamento de Brandenburgio, tiam ekaperis duboj, ĉu eble li mem estis "neformala kunlaboranto" de la GDR-a ŝtata sekuriga servo. Kiam li dum 2005 iĝis membro de la nacia parlamento Bundestag kaj kiel prezidanto de sia partio devis esti elektita parlamenta vicprezidanto, sekve de tiuj duboj la parlamentanoj de la aliaj partioj ne donis al li sufiĉan aprobon kaj - unike ĝis tiam en la historio de la parlamento - li ne elektiĝis parlamenta vicprezidanto. Ekde aprilo 2007 la socialisma gazeto "Neues Deutschland" mencias lin kiel eldoniston de la gazeto. Lothar Bisky verkis plurajn librojn.

Eksteraj ligiloj redakti