Ronald Lötzsch

germana lingvisto kaj esperantisto

Prof-o d-ro Ronald LÖTZSCH (naskiĝis la 1-an de oktobro 1931 - mortis la 16-an de junio 2018) estis germana lingvisto kaj esperantisto. Li estis edzo de d-rino Gesine Lötzsch kaj patro de du infanoj.

Ronald Lötzsch
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1931 (1931-10-01)
Morto 16-an de junio 2018 (2018-06-16) (86-jaraĝa)
Lingvoj Esperantogermanasorabarusajido
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Gesine Lötzsch
Okupo
Okupo leksikologo • esperantisto • universitata instruisto
vdr

Ronald Lötzsch estis kunlaboranto de Akademio de Sciencoj de GDR (ĝis ties malfondo en 1991). De 1993 ĝis 1995 li estris la katedron pri sorabistiko en la Universitato de Lepsiko kaj estis la direktoro de la instituto pri sorabistiko tie

Ronald Lötzsch science publikigis pri slavaj, jida, germana lingvoj kaj Esperanto, ankaŭ pri kontaktlingvistiko, leksikografio, leksikologio, interlingvistiko, lingvopolitiko, politiko pri minoritatoj, historio de la lingvistiko kaj germana ortografio. Krome li (kun)verkis vortarojn.

Li engaĝiĝis en la Esperanto-Asocio de GDR kaj post ties unuiĝo kun Germana Esperanto-Asocio ekde la jaro 1991 estis ties vicprezidanto. Li estas membro de Gesellschaft für Interlinguistik (GIL).

Inter la jaroj 1962 kaj 1990 li estis sekreta kunlaboranto de la Ministerium für Staatssicherheit, sekureca servo de GDR.


Eksteraj ligiloj redakti