Preĝejo Dipatrino (Nurenbergo)

La preĝejo Dipatrino, nun romkatolika urba paroĥopreĝejo estas unu el la plej elstaraj preĝejoj en Nurenbergo kaj staras ĉe la orienta flanko de la ĉefa foirejo. Imperiestro Karlo la 4-a konstruigis ĝin en la epoko de familio Parler ekde 1352 ĝis 1362 kiel halopreĝejo kun tri oble tri naveroj, foirejen troviĝas antaŭhalo, okcidente laŭlarĝe de la meza navo du-navera ĥorejo kun kvinokona finaĵo. De Adam Kraft devenas la okcidenta gablo kun ornamripa tabernaklo por pupluda meĥanika aŭtomato el 1509, kiu ankoraŭ funkcias. El la konstruepoko proksimume 1360 multaj altkvalitaj skulptaĵoj konserviĝis parte treege riparitaj.

Preĝejo Dipatrino
paroĥopreĝejokristana preĝejo [+]

LandoGermanio
RegionoBavario
SituoNurenbergo
- koordinatoj49° 27′ 14″ N, 11° 4′ 41″ O (mapo)49.45411.078Koordinatoj: 49° 27′ 14″ N, 11° 4′ 41″ O (mapo)

KonstrustiloGotika

Preĝejo Dipatrino (Nurenbergo) (Bavario)
Preĝejo Dipatrino (Nurenbergo) (Bavario)
DEC
Lokigo de Bavario en Germanio
Map
Preĝejo Dipatrino

Vikimedia Komunejo:  Frauenkirche (Nürnberg) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Preĝejo Dipatrino en Nurenbergo

Historio redakti

 
La interno de la preĝejo Dipratrino, kuprogravuraĵo el 1696

La preĝejo estis konstruata sur loko de sinagogo detruita en la jaro 1349 dum judopogromo. Komisiinto estis imperiestro Karlo la 4-a. La esploristoj ĉiam denove nomas kiel arĥitekton Peter Parler, konstruestro de la katedralo Sankta Vito en Prago, sen ke tio estus pruvebla. La altaroj ĉe la enirejo de la ĥorejo estis konsekrataj en 1358, la fikonstruo prokrastiĝis ĝis en la 1360-aj jaroj. La kapelo servis en la sekva tempo kiel imperiestra kortega kapelo kaj kiel renkontejo de nobela societo. Rilate kun la bapto de la imperiestra kronprinco Venceslao en la proksima preĝejo Sankta Sebaldo en la jaro 1361 estas transdonita la prezentado de la regnaj insignoj de la ĉirkaŭirejo de la ĥorejo Sankta Miĥaelo. Sed la balkono antaŭ la okcidenta fasado de la preĝejo dipratrino ne estis destinita por regula elmontrado de la regnaj insignoj, sed pli por la elmontrado de la ampleksa propra relikvoposedaĵo, kiun donacis i.a. Karlo la 4-a. La nekutima plastika programo de la portaloj kaj de la ŝlosoŝtonoj de la preĝejo rilatas kun la naskiĝo de la imperiestra kronprinco Venceslao.

En la jaroj 1442 kaj 1443 Heinrich Traxdorf el Majenco konstruis „po mezgranda kaj malgranda orgenojn“. En 1487 oni rekonstruis la sakristion forbrulintan en 1466. En la jaroj 1506 ĝis 1508 Adam Kraft konstruis novan okcidentan gablon. De 1810 ĝis 1816 sub Lorenz Rotermundt oni fundamente novigis la preĝejon konsidere novuzadon kiel katolika paroĥopreĝejo. Ekde 1946 ĝis 1953 oni riparis la militajn difektojn; nur la muroj de la laŭlonga domo kaj de la fasado estis konserviĝintaj. Denova riparado de la preĝejo okazis 1989–1991. Je tio oni enmetis en la plankon stelon de Davido kun la jarnombro "1349" memore al la pogromo kontraŭ la juda kolonio ĉe la ĉefa foirejo en la jaro 1349. Ekde 2003 oni resanigas la eksteran okcidentan fasadon.

Literaturo redakti

  • Robert Leyh: Die Frauenkirche zu Nürnberg. Katholische Pfarrkirche Unserer Lieben Frau. Fotos Reinhard Bruckner. Munkeno; Zuriko: Schnell und Steiner, 1992, 56 pj., ISBN 3-7954-0721-4
  • Günther Bräutigam Buchbesprechung Robert Leyh: Die Frauenkirche zu Nürnberg. Munkeno; Zuriko: Schnell und Steiner, 1992, p. 264 s.
  • Dehio-Handbuch: Bayern I. Franken. 2-a eldono, Munkeno 1999, p. 739 sj.
  • Gerhard Weilandt, Zur Herkunft der Nürnberger Tonapostel. Ein Widerspruch aus aktuellem Anlaß und einige Neufunde, en: Kunstchronik 56 (2003), pj. 408-414.
  • Gerhard Weilandt: Das Hochaltarretabel der Nürnberger Frauenkirche. Ein Hauptwerk der Kunst um 1400 (Standortstudien V), en: Kunst als Herrschaftsinstrument. Böhmen und das Heilige Römische Reich unter den Luxemburgern im europäischen Kontext, eldonita de Jiří Fajt/Andrea Langer, Berlino/Munkeno 2009, pj. 196-220.
  • Günter Heß, Viktoria Huck: 500 Jahre Männleinlaufen, eldonita de Kath. Pfarramt Zu Unserer Lieben Frau, Nurenbergo, 2009
  • Gerhard Weilandt: Der ersehnte Thronfolger – Die Bildprogramme der Frauenkirche in Nürnberg zwischen Herrschaftspraxis und Reliquienkult im Zeitalter Kaiser Karls IV., en: Kirche als Baustelle. Große Sakralbauten des Mittelalters, eldonita de Katja Schröck / Bruno Klein / Stefan Bürger, Böhlau, Kolonjo/Vajmaro/Vieno 2013, ISBN 978-3-412-20976-6, pj. 224-242.

Eksteraj ligiloj redakti