Metropola regiono Nurenbergo

2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 26 sep. 2022.

La metropola regiono Nurenbergo (germane Metropolregion Nürnberg, nomata laŭ la centra urbo Nurenbergo - estas urbeca regiono en la nordo de la tri federacia lando Bavario de Germanio. Ekde la jaro 2005 ĝi konsideriĝas metropola regiono de Eŭropo. En la regiono, kiu ampleksas areon de proksimume 21 800 kvadrataj kilometroj, laŭ la stato de 2017 loĝis 3,5 milionoj da loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de 160 homoj/km² - kompare kun aliaj metropolaj regionoj de la mondo relative malgranda denseco (la averaĝo de tuta Germanio estas 229), kio akcentigas ke por difino de metropola regiono ne kalkuliĝas laŭeble multaj homoj sur malmulta spaco, sed la ekonomia kaj kultura signifo de la regiono por la tuta ŝtato.

Metropola regiono Nurenbergo
Regiono
metropolitan region in Germany [+]

LandoGermanio
Federaciaj landojBavario, Turingio

Areo21 785 km² (2 178 500 ha)

Loĝantaro3 560 823 (2019)
Denseco163,45 loĝ./km²

Metropola regiono Nurenbergo (Tero)
Metropola regiono Nurenbergo (Tero)
la metropola regiono Nurenbergo


Vikimedia Komunejo:  Metropolregion Nürnberg [+]
vdr
mapo de la regiono. Ju pli malhele, des pli granda loĝdenso

Kompare pli grandaj urboj de la teritorio estas Nurenbergo (Nürnberg), Fürth, Erlangen, Bayreuth, Bamberg kaj Hof (Saale).

Detale, la regiono konsistas el la eksterdistriktaj urboj Ansbach, Amberg, Bamberg, Bayreuth, Coburg, Erlangen, Fürth, Hof, Nürnberg, Schwabach kaj Weiden, kaj la distriktoj Amberg-Sulzbach, Ansbach, Bamberg, Bayreuth, Coburg, Erlangen-Höchstadt, Forchheim, Fürth, Haßberge, Hof, Kitzingen, Kronach, Kulmbach, Lichtenfels, Neumarkt i.d.OPf., Neustadt a.d.Aisch-Bad Windsheim, Neustadt a.d.Waldnaab, Nürnberger Land, Roth, Tirschenreuth, Weißenburg-Gunzenhausen kaj Wunsiedel i. Fichtelgebirge.