Distrikto Tirschenreuth

Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Supra Palatinato
administra sidejo: Tirschenreuth
areo: 1 085 km²
loĝantoj: 72172
(fine de decembro 2022)
Aŭtokodo: TIR (Tirschenreuth)
Municipokodo: 09377
Komunumoj: 26
Administreja adreso: Mähringer Str. 7
95643 Tirschenreuth
Retejo: www.kreis-tir.de
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario

La distrikto Tirschenreuth [prononco "Tirŝnrojt"] situas en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Tirschenreuth. La distrikto estas parto de la distriktaro Supra Palatinato, kaj estas ties plej norda distrikto.

Najbaras la distriktoj Wunsiedel norde, Neustadt an der Waldnaab sude kaj Bayreuth okcidente, krome oriente la regionoj Karlovy Vary kaj Plzeň de Bohemio en Ĉeĥio.

Administra divido redakti

La distrikto konsistas el 26 komunumoj, el kiuj 7 estas urboj. Fine de decembro 2022 ĝi sume havis 72 172 loĝantojn. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj de la unuopaj komunumoj laŭ la stato de tiu dato.

Urboj:

  1. Bärnau (3061)
  2. Erbendorf (5098)
  3. Kemnath (5622)
  4. Mitterteich (6599)
  5. Tirschenreuth (8655)
  6. Waldershof (4212)
  7. Waldsassen (6628)
 
Tirschenreuth, ekonomia kaj politika centro de la distrikto

Merkataj komunumoj:

  1. Falkenberg (928)
  2. Fuchsmühl (1581)
  3. Konnersreuth (1725)
  4. Mähring (1775)
  5. Neualbenreuth (1375)
  6. Plößberg (3136)
  7. Wiesau (4024)

Kromaj neurbaj komunumoj:

  1. Brand (1187)
  2. Ebnath (1281)
  3. Friedenfels (1223)
  4. Immenreuth (1954)
  5. Kastl (1440)
  6. Krummennaab (1437)
  7. Kulmain (2276)
  8. Leonberg (1028)
  9. Neusorg (1886)
  10. Pechbrunn (1338)
  11. Pullenreuth (1605)
  12. Reuth (1098)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Eksteraj ligiloj redakti