Distrikto Neustadt an der Waldnaab
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Bavario |
distriktaro: | Supra Palatinato |
administra sidejo: | Neustadt an der Waldnaab |
areo: | 1429 km² |
loĝantoj: | 95 954 (fine de decembro 2022) |
aŭtokodo: | NEW (Neustadt an der Waldnaab) |
La distrikto Neustadt an der Waldnaab - germane "Landkreis Neustadt an der Waldnaab" - situas en la federacia lando Bavario de Germanio, kaj estas parto de la distriktaro Supra Palatinato (germane Oberpfalz). Administra sidejo de la distrikto estas la samnoma urbo Neustadt an der Waldnaab - La distrikta nomo devas esti tiom longa pro la fakto, ke en Bavario ekzistas dua "distrikto Neustadt", la distrikto Neustadt an der Aisch-Bad Windsheim. La noma aldonaĵo Waldnaab aludas al la plej granda rivereto de la distrikto.
Najbaras la distriktoj Tirschenreuth norde, Schwandorf kaj Amberg-Sulzbach sude kaj Bayreuth okcidente. La eksterdistrikta urbo Weiden komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto. La distriktoj Neustadt an der Waldnaab kaj Tirschenreuth plus la urbo Weiden in der Oberpfalz konsistigas la politikan regionon "Norda Supra Palatinato".
Urbaj kaj neurbaj komunumoj
redaktiLa distrikto konsistas el 38 komunumoj, el kiuj 8 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022.
Urbaj komunumoj:
Merkataj komunumoj:
|
Neurbaj komunumoj:
Senkomunumaj teritorioj (53,61 km²):
|
|