JECZA Tibor [pro. jeca] estis rumania hungara redaktoro. Li naskiĝis en Sfântu Gheorghe la 22-an de oktobro 1937. Li estas la pli aĝa frato de skulptisto Péter Jecza.

Kariero redakti

Tibor Jecza akiris diplomon pri hungara lingvo kaj literaturo en Universitato Bolyai (1959). Ĝis 1968 li instruis, poste li estis partiaktivisto. De 1972 li estis vicĉefredaktoro, inter 1974 kaj somero 1983 ĉefredaktoro de distrikta gazeto Megyei Tükör. Pli poste li iĝis eldonejposedanto, afergvidanta direktoro.

Fonto redakti