La libroj de ĝangaloj
La libroj de ĝangaloj (1894-1895, The Jungle Books) estas duparta libro de aventuremaj rakontoj kaj noveloj, kiujn verkis angla verkisto Rudyard Kipling, portanto de Nobel-premio pri literaturo por jaro 1907. La unua parto estis eldonita en la jaro 1894 sub nomo Libro de ĝangaloj (The Jungle Book) kaj je unu jaro pli poste sekvis daŭrigo kun titolo La dua libro de ĝangaloj (The Second Jungle Book). Sed la fiksita nuntempa eldonista praktiko estas tia, ke ambaŭ partoj estas kutime eldonita en unu volumo.

The Jungle Book, angla eldono el la jaro 1894.

The Second Jungle Book, angla eldono el la jaro 1895.
Enhavo de unuopaj librojRedakti
La ĉefrolulo estas Moŭgli, homa knabo kreskanta inter la bestoj de la ĝangalo, nome sovaĝinfano. Malamiko de li estas la tigro Shere Khan.
La libro de ĝangalojRedakti
- La fratoj de Maŭglí
- La ĉasanta Ká
- Tigro! tigro!
- La blanka otario
- Rikki-tikki-tavi
- Tumai, ŝatanto de elefantoj
- Servistoj de Ŝia Moŝto
La dua libro de ĝangalojRedakti
- Kie aperis timo
- Miraklo de Purun Bhagat
- Invado de ĝangalo
- Tombistoj
- Ankuso de reĝo
- Quiquivern
- Rustkolora hundo
- La printempa kurado
FilmigojRedakti
- The Jungle Book (Libro de ĝangaloj), Usono 1942, reĝisoro Zoltan Korda, en rolo de Maŭgli Sabu Dastagir,
- Maugli (Maŭglí), Sovetunio 1967, reĝisoro Roman Davydov kaj A. Zorina, animea filmo,
- The Jungle Book Usono 1967, produktoro Walt Disney, reĝisoro Wolfgang Reitherman, animea filmo,
- The Jungle Book Usono 1994, reĝisoro Stephen Sommers, en rolo de Maŭgli Jason Scott Lee,
- The Second Jungle Book: Mowgli & Baloo (La dua libro de ĝangaloj: Maŭglí kaj Balú), Usono 1997, reĝisoro Duncan McLachlan, en rolo de Maugli Jamie Williams,
- The Jungle Book 2 (Libro de ĝangaloj 2), Usono 2003, produktoro Walt Disney, reĝisoro Steve Trenbirth, animea filmo.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- The Jungle Book - angla teksto (Project Gutenberg),
- The Second Jungle Book - angla teksto (Project Gutenberg),
- The Jungle Book Collection - angle,
- Knihy odvahy a dobrodužství - ĉeĥe.