Zygmunt Wróblewski

Zygmunt Florenty Wróblewski (naskiĝis la 28-an de oktobro 1845 en Grodno, mortis l 16-an de aprilo 1888 en Krakovo) – pola fizikisto, membro de Akademio de Scipovoj (de 1880), profesoro de Jagelona Universitato (de 1882).

Zygmunt Wróblewski
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1845 (1845-10-28)
en Hrodno
Morto 16-an de aprilo 1888 (1888-04-16) (42-jaraĝa)
en Krakovo
Mortokialo sepso
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Q56709733Munkena universitatoUniversitato de Hajdelbergo • Grodno male gymnasium
Memorigilo Zygmunt Wróblewski
Familio
Patro Antoni Wróblewski
Patrino Karolina Wróblewska
Okupo
Okupo fizikistokemiisto
vdr
Pola fizikisto kaj akademiulo.

Vivo redakti

Zygmunt Wróblewski ekstudis en Kievo, sed devis ĉesi pro tio, ke en la aĝo de 18 jaroj partoprenis en januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio. Por mallonga tempo estis ekziligito. Li finis studojn en Berlin kaj du jarojn poste en Munkeno doktoriĝis pri elektro. Poste scienccele vojaĝis tra Eŭropo ligante kontaktojn kun la plej gravaj sciencistoj kaj strebante akiri sciencan ilaron, neatigeblan en Pollando. Finfine ekloĝis en Krakovo, kie ricevis proponon, kiel jam konata sciencisto, gvidi katedron de fiziko en la Jagelona Universitato. Tie amikiĝis kun Karol Olszewski, kun kiu de tiu tempo intense kunlaboris. Ankaŭ dum pluraj jaroj amikiĝis kun matematikisto Bruno Abakanowicz.

Li esploris ecojn de gasoj kaj metaloj en malaltaj temperaturoj kaj difuzon de gasoj. Li fiksis sojlajn temperaturojn por pluraj gasoj, en tio sojlajn parametrojn de hidrogeno.

En 1882 kiel la unua produktis la unuan hidraton de karbona duoksido kun akvo esplorinte ties bazan ecaron.

Kune kun Karol Olszewskikemiisto kaj ankaŭ profesoro de Jagelona universitato – faris en 1883 la unuan en la mondo kondensadon de oksigeno (la 5-an de aprilo) kaj de azoto (la 13-an de aprilo), kio estis granda evento en tiutempa scienca mondo. Poste ambaŭ sciencistoj solidigis ankaŭ karbonan duoksidon kaj etanolon.

Wróblewski mortis antaŭtmpe en la aĝo de 43 jaroj, rezulte de tragika akcidento malfruvespere la 25-an de marto 1888, en lia laboratorio en konstruaĵo Collegium Physicum, kie laborante pri sia publikaĵo surverŝis ĉe la tablo enhavon de kerosena lampo. En flamanta vestaĵo forkuris de la konstruaĵo, kie nur du studentoj estingis la fajron per jakoj. Rezulte de vastaj brulvundoj Zygmunt Wróblewski mortis la 16-an de aprilo 1888 je la 7-a matene. Li estis entombigita en Rakowicki-Tombejo.

Laŭ decido de Internacia Astronomia Unio en 1976 per la nomo Zygmunt Wróblewski estis nomita kratero sur la Luno.

Bibliografio redakti

  • M. Kucharski, Zygmunt Florenty Wróblewski. Szkic o życiu i twórczości (Zygmunt Florenty Wróblewski. Skizo pri la vivo kaj verkaro), Eldonejo de Jagelona Universitato, Kraków
  • A. Hrynkiewicz, A. Szytuła, Stulecie skroplenia składników powietrza (Centjariĝo de la kondensado de aer-elementoj), "Postępy Fizyki" (Progreso de fiziko), n-ro 36 (1), 41 (1985)
  • Karolina Grodziska-Ożóg, Cmentarz Rakowicki w Krakowie (1803-1939) (Rakowicki-Tombejo en Krakovo (1803-1939)) 2-a eldono, Wydawnictwo Literackie (Literatura Eldonejo), Kraków 1987

Eksteraj ligiloj redakti