La solidstata kemio estas la subfako de kemio, kiu okupiĝas pri sintezo, strukturo, fizikaj atributoj kaj aplikaĵoj de solidaj materialoj.

Ĝi okupiĝas plej ofte pri neorganikaj ligoj en solidoj. Multaj solidoj aperas en kristala formo, kiu estas ekkonebla per la perioda tridimensia aranĝo de la partikloj (atomoj, jonoj, molekuloj). Sed ankaŭ amorfaj materialoj estas objektoj de la solidstata kemio, ekzemple vitroj. Tipaj ekzemploj de neorganikaj solidoj estas mineraloj, saloj, metaloj kaj alojoj.

La ekkono de la mikroskopa strukturo kaj ties rilatoj kun la makroskalaj atributoj donas por la solidstata kemio gravajn taskojn. Akra, klara distingo ne eblas inter solidstata kemio, solidstata fiziko, materiala scienco same kiel mineralogio, metalurgio kaj kristalografio.