Sentabaka kulturo estas la kulturo ĉirkaŭ la kontraŭtabakakontraŭfumada movado kaj aktiva tabak-abstinenco, kio estis nenormaĵo en la pasinteco. La tiucela movado pro sanaj, sociaj, ekonomiaj kaj aliaj motivoj propagandas kaj progresigas tabakabstinencon, precipe inter junularo kaj protektas la nefumantojn.

Sentabaka kulturo kaj Esperanto redakti

En 1924, la Esperantista Tabakkontraŭula Asocio (ETA) estas fondita dum la UK en Vieno. La instigantoj estis doktoro A. Hloucha kaj W. Mudrak, kiel elektita afergvidanto. Kunhelpis ĉefe M. T. Gueritte, E. L. Osmond, profesoro F. Grimm, E. Koblische, B. Gluchowski, R. Horner, August Oskar Bünemann, doktoro István Joó, E. Urbach kaj A. Neupert. La revuoj estis La Junularo kaj Libero.

Ekde 1929, ETA nomiĝis "Verda Kruco, laborkomunumo por Sentabaka Kulturo". En 1933, Verda Kruco havis geinteresulojn en proksimume dudek landoj. La adreso estis Judenplatz 8 en Vieno.

Dum la kvina kaj sesa Internaciaj Kongresoj kontraŭ Tabako en Prago (1927) kaj Parizo (1929) estas aranĝitaj referatoj en kaj per Esperanto. La ĝenerala faka movado gajnis anojn alie ne atingitajn kaj taŭgan materialon por la nacilingva fakgazetaro.

Literaturo redakti