Juda Maljunulejo kaj Orfejo en Lublin

Juda Maljunulejo kaj Orfejo en Lublin (pole Żydowski Dom Starców i Sierot w Lublinie tn. "Ochronka" (Protektejo) – nomo de konstruaĵo post estinta paroĥa preĝejo al Ĉefanĝelo Miĥaelo en Malnova Urbo ĉe la str. Grodzka 11. Post likvido de la paroĥejo estis tie institucio de lublinaj judoj, poste komunuma domo de maljunuloj kaj orfejo, kaj de 1970 estas sidejo de Junulara Kultur-Domo "Pod Akacją" (Sub Akacio).

Juda Maljunulejo kaj Orfejo en Lublin

Juda periodo redakti

Konfisko de la bieno apartenanta al la preĝejo okazis en 1869/70. De tiu momento la konstruaĵo estis proprieco de la trezorejo de Pola Reĝlando. Baldaŭ post la konfisko la brikdomo estis transdonita al la juda komunumo, kiu transformis ĝin al protektejo por la judaj infanoj. En la konstruaĵo estis loĝejoj destinitaj por orfoj, kripluloj kaj maljunuloj. En aliaj lokoj troviĝis ankaŭ oficejoj de la Konfesa Komunumo de Judoj en Lublin.

La konstruaĵo apartenis al judoj ĝis la 9-an de majo 1941, kiam germanaj okupantoj ĝin transprenis. La 24-an de marca 1942 germanaj ĝendarmoj forveturigis orfojn, maljunulojn kaj kriplulojn kune kun iliaj prizorgantoj al herbejoj en setlejo Tatary, apud koncentrejo Majdanek kaj pafmortigis.

Memorigo redakti

Sur la muro de la konstruaĵo troviĝas tabulo memoriganta la antaŭan destinon de ĝi enmurigita la 9-an de novembro 1987 en la 45-an datrevenon de likvido de la Lublina geto. La surskribo tekstas: En tiu ĉi domo en la jaroj 1862–1942 estis juda Domo de Orfoj, nomata "Ochronka", la 24-an de marto 1942 hitleranoj murdis ĉiujn infanojn de tiu ĉi domo. La konstruaĵo estas sur la Memor-Itinero de Lublinaj Judoj.

Eksteraj ligiloj redakti