Kverko Chrobry (pole Dąb Chrobry) estas tigfrukta kverko, la plej malnova en Pollando. Ĝi kreskas apud naturrezervejo Buczyna Szprotawska (Fagaro de Szprotawa en Pinofitoj de Malsupra Silezio proksime al Piotrowice, apud Przemków, sed administracie troviĝas lime de Lubuŝa Provinco. La 24-an de marto 1966 estis agnoskita naturmonumento laŭ decido de Prezidiumo de Vojevodia Nacia Konsilio en Zielona Góra.

Kverko Chrobry en 2007

Historio redakti

Jam antaŭ la dua mondmilito ĝi estis protektata. Tiutempe nomiĝis Granda Kverko (germane: Grosse Eiche) aŭ Dika kverko (Dicke Eiche). En 1906 esploristo de la naturo de Malnova Silezio - Theodor Schube en sia libro Waldbuch von Schlesien (Libro de Sileziaj Arbaroj) difinis diametron de la kverko 8,61 m. Ĝian aĝon oni pritaksas ĉ. 760 jaroj (ekĝermis ĉ. 1250).

Chrobry havas forte elkreskintan branĉaron kaj dikajn radikojn, iĝantaj branĉoj kun densa foliaro. La trunko kaj kelkiuj branĉegoj interne estas malplenaj. Diametro de la branĉaro egalas al ĉ. 16 m, alteco 26 m, kaj perimetro de la trunko 10,04 m, trunka diametro 320 cm. Kapacito de la arbo estas ĉ. 90 m³ kaj estas la plej granda inter polaj kverkoj (la tria kverko rilate al ligna kapacito troviĝanta en Mezeŭropo).

Apud la Kverko Chrobry okazis iam vilaĝaj juĝoj.

Fajrosubmetoj redakti

La kverko kelkfoje estis bruligata, sed ĉiam estis ĝustatempe estingita. La lasta serioza incendio okazis la 18-an de novembro 2014. Tiam la arbo estis bruligita de nekonata farinto. Je la 8:49 horo oni sciigis pri la incendio la Distriktan Komandejon de Ŝtata Fajrobrigado en Polkowice. La unua unuo de Przemków alveturis ĝisloke je la 9:06. Sume en la entrepreno partoprenis 13 unuoj de fajrobrigado el 9 lokoj. Flamestingo sekvis tre rapide, sed tamen la estingado de ardo de la fajro daŭris ĝis posttagmezaj horoj. Pro malplena trunko fariĝis t.n. „kamena efekto” kiu vere malhelpis estingadon. Ĉirkaŭ la 14-a horo post sekurigo de la trunko per kovraĵo kontraŭ alfluo de la aero, oni komencis al la interno de la trunko verŝi ŝaŭmon. Oni aplikis Sistemon de Premita Ŝaŭmo CAFS, kiu estas sekura por la medio. Ĝis la printempo 2015 oni supozis, ke la arbo ne travivis la incendion, kio montriĝis malprava.

Legendo redakti

La nomo devenis de la legendo kvazaŭ imperiestro Oto la 3-a sub tiu ĉi kverko renkontiĝis kun Bolesław Chrobry, kio estas legendo, ĉar oni opinias, ke la arbo estas multe pli juna. Krom tio la renkonto de ambaŭ regantoj okazis en fortikejo Ilva, nune Iława – la kvartalo de Szprotawa.

Vidu ankaŭ redakti

51.52252777777815.709333333333