Masakro de la Ardeaj Kavernoj

La Masakro de la Ardeaj Kavernoj estis farita la 24-an de marto 1944 en la kavernaro Fosse Ardeatine proksime de Romo. Germanaj naziaj trupoj mortpafis 335 italajn civilulojn.

La masakro okazis dum la regado de Pietro Badoglio, kiu estis deklarinta militon al Germanio. Germanaj trupoj okupis Romon, sed estis kontraŭbatalataj de partizanoj.

La antaŭan tagon, la 23-an de marto 1944, italaj partizanoj de la "Grupoj de Patriota Agado" (Gruppi d'Azione Patriottica) eksplodigis bombon en strato Rasella en Romo; ĝi mortigis 32 (laŭ aliaj 33) germanajn soldatojn kaj plurajn italojn. Pro tio la germana gvidanto Adolf Hitler kaj liaj generaloj Alfred Jodl kaj Albert Kesselring ordonis, ke por ĉiu mortigita germano oni mortigu dek italojn. Herbert Kappler, la SS-estro de Romo, kaj la itala policestro Pietro Caruso kompilis liston de mortigotoj; ili parte estis italaj krimuloj, sed estis ankaŭ 75 judoj ne krimintaj. La arestitojn oni transportis al la kavernoj, kie la oficiroj Karl Hass kaj Erich Priebke igis ilin mortpafi en grupoj de po kvin. Montriĝis, ke estis ne nur 320 (330), sed 335 arestitoj, sed ankaŭ la troaj 5/15 estis mortpafitaj.

Kappler en 1947 estis pro militkrimoj kondamnita al tutviva mallibero; li mortis en 1977, eskapinte nelonge antaŭe. Hass kaj Priebke estis kondamnitaj nur en 1998 resp. 1997. Caruso estis kondamnita al morto kaj ekzekuciita en septembro 1944.

Enirejo al la kavernoj

La kavernoj redakti

En la Ardeaj Kavernoj nun estas memorejo pri la masakro. La kavernoj estas artefaritaj kaj parto de katakomboj el la frua kristanisma tempo. Ili situas proksime de strato via Ardeatina, nomita laŭ la urbo Ardea. La itala vorto fossa signifas ankaŭ "fosaĵo", eĉ "tombo".