Albert UDERZO (naskiĝis la 25-an de aprilo 1927 en Fismes, mortis la 24-an de marto 2020 en Neuilly-sur-Seine, Francio) estis la desegnisto de la fama komiksa serio Asteriks.

Albert Uderzo
Persona informo
Albert Uderzo
Naskonomo Alberto Aleandro Uderzo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1927 (1927-04-25)
en Fismes
Morto 24-an de marto 2020 (2020-03-24) (92-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Q110339358 vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Albert Uderzo
Familio
Gefratoj Marcel Uderzo vd
Infanoj Sylvie Uderzo vd
Profesio
Alia nomo Uderzo vd
Okupo bildliteraturisto • pentristo • scenaristofilmreĝisoro • kolorigisto • ilustristo • desegnisto • vidartisto vd
Laborkampo pentradobildliteraturo • book illustration • illustration vd
Verkado
Verkoj Asterix films ❦
Tanguy et Laverdure ❦
Oumpah-pah vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En la jaro 1951 li renkontis René Goscinny, kiu mem desegnis bildstriojn kaj estis talenta verkisto. Goscinny tiam verkis la rakontojn, kiujn Uderzo ilustris. Ili kune produktis komiksajn seriojn, interalie Oumpah-Pah (aperinta 1958-1962 en la revuo Tintin) kaj ekde 1959 Asteriks, kiu fariĝis ilia plej granda komuna sukceso.

Post la morto de René Goscinny en 1977 Albert Uderzo komencis sole produkti la Asteriks-serion, kiu parte aperis ankaŭ en Esperanto.

Eksteraj ligiloj redakti