Georgo la Longbraka

Granda Princo de Kievo (1095–1157)

Georgo la Longbraka (ruse Юрий Долгорукий (Jurij Dolgorukij); 1090-aj jaroj15-a de majo 1157), filo de Vladimiro Monomaĥo, estis princo de Suzdala princlando, el la rurikidoj. Ekde la 1130-aj jaroj agadis por ekregi Kievon, pro kio ricevis la kromnomon Dolgorukij (Longbraka). La ĉefprinco de Kieva Regno en 11491151.

Georgo la Longbraka
Yuri I Dolgoruky.png
Persona informo
Naskiĝo 1090-aj jaroj
en Perejaslav
Morto 15-an de majo 1157 (1157-05-15)
en Kievo
Tombo Church of the Saviour at Berestove [#]
Religio Ortodoksismo [#]
Lingvoj antikva orientslava lingvo [#]
Ŝtataneco Kieva RegnoRusio [#]
Familio
Dinastio Rurikidoj [#]
Patro Vladimiro la 2-a de Kievo [#]
Patrino Gytha de Wessex [#]
Gefratoj Euphemia of Kyiv • Agafia of Kyiv • Mstislav la 1-a de la Kieva Regno • Viacheslav I of Kyiv • Yaropolk II of Kyiv [#]
Infanoj Rostislav Yuryevich • Andreo de Bogolubovo • Gleb of Kyiv • Miĥaelo la 1-a de Vladimiro • Vsevolod III the Big Nest • Ivan Yuryevich • Boris Yurevich • Olga Yuryevna • Q4104908 • Mstislav, Duke of Novgorod • Q61881734 • Peter of Murom [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Dum lia regado en rusiaj kronikoj estis unuafoje menciita Moskvo. La princo, kiu multe atentis pri defendeblo de siaj urboj, fortikigis Moskvon per novaj lignaj muroj kaj foso. Tial tradicie tiun princon oni rigardas fondinto de Moskvo[1].

La asteroido 7223 Dolgorukij estas nomita omaĝe al lia memoro.

La nomoRedakti

En la moderna rusa lingvo oni iom anakronisme nomas la princon Юрий /'jurij/, kio estas unu el la modernaj normaj formoj de la nomo Georgo. En la epoko kiam vivis la princo tia formo ankoraŭ ne stabiliĝis, kaj la kronikoj nomas lin jen Гюрги /'ģurģi/, jen Дюрги /'ďurģi/. Tial la ĝusta esperantigo estas traduki formon normigitan per formo norma, t.e. per Georgo.

ReferencojRedakti

  1. Sergio Pokrovskij: Moskvo jubileas. «Monato», 1997, n–ro 9, p. 22a.

Vidu ankaŭRedakti