Andreo de Bogolubovo

rusia grandprinco de Kievo, Suzdal kaj Vladimir

Andreo de Bogolubovo (ruse Андрей Юрьевич Боголюбский) aŭ Andreo la 1ª (n. ĉ. 1111, m. la 28-an de junio 1174 en Bogolubovo ruse Боголюбово, apud Vladimiro, en Rusio) estis ĉefprinco de RostovSuzdal (1157) kaj de Vladimir (1169). Li gravigis la nordrusiajn teritoriojn, evoluigis la administradon, regadon en la arbara regiono.

Andreo de Bogolubovo
Князь Андрей Боголюбский.jpg
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1111
en Rostov
Morto 29-an de junio 1174 (1174-06-29)
en Bogoljubski-monaĥejo, Bogoljubovo, princlando Vladimir-Suzdal
Tombo Katedralo de la Endormiĝo [#]
Religio Ortodoksismo [#]
Lingvoj antikva orientslava [#]
Ŝtataneco princlando Vladimir-Suzdal • Princlando Rjazan • Principality of Dorogobuzh • Principality of Vyshgorod • Rusio [#]
Familio
Dinastio Rurikidoj [#]
Patro Georgo la Longbraka [#]
Gefratoj Rostislav Yuryevich • Vsevolod III the Big Nest • Gleb of Kiev • Miĥaelo la 1-a de Vladimiro [#]
Edz(in)o Ultia Kuchko [#]
Infanoj Yury Bogolyubsky • Izyaslav Andreevich • Mstislav Andreyevich • Gleb Vladimirskiy • Rostislava of Vladimir-Suzdal [#]
Profesio
Okupo suvereno [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Andreo de Bogolubovo. Poŝtkarto fare de I. Bilibin

Li akompanis sian patron Georgon la Longbrakan en lia militiro por konkero de Kievo, tamen post la venko li ne volis resti en ĉefurbo de la Kieva Regno, sed revenis en Vladimiron, urbo de la Rostova–Suzdala princujo. Post kiam lia patro mortis en 1157, la urboj Rostovo kaj Suzdalo elektis Andreon sia princo, kaj li poste transmovis sian kortegon en Vladimiron. Li instigis enmigradon en la princujon, fortikigis kaj teritorie grandigis Vladimiron, konstruigis preĝejojn.

Post kiam li kaj liaj aliancanoj sturmis kaj prirabis Kievon en la jaro 1169ª, Andreo iĝis la ĉefprinco de la Kieva Regno. Li tamen ne restis en Kievo, kiu ĝis tiam estis ĉiama kaj nepra rezidejo de la regnestroj; unue en la regna historio li disigis la nociojn «regnestra trono» kaj «la Kieva trono». Anstataŭe Andreo faris Vladimiron ĉefurbo de la Regno, dum Kievo iĝis ordinara princuja ĉefurbo, kie li surtronigis sian parencon. Li postulis poste, ke ankaŭ Novgorodo akceptu de li proponitan princon.

Dum sia regado, Andreo postulis obeemon de la princoj kaj provis malgrandigi potencon de la bojaroj. Sekve liaj korteganoj komplotis kontraŭ li kaj murdis lin.

Eksteraj ligilojRedakti