Mstislav la 1-a (Kieva Regno)
Mstislav la 1-a Volodimirido, la Granda (ruse Мстислав Владимирович Великий, ukraine Мстислав Володимирович Великий, beloruse Мсціслаў Уладзіміравіч Вялікі — naskiĝinta la 1-an de junio 1076 en Turovo – mortinta la 14-an de aprilo 1132 en Kievo), estis la Granda Princo de la Kieva Regno (1125–1132), la plej aĝa filo de Volodimiro la 2-a Monomaĥo kaj Gita de Vesekso.[1] Li rolas elstare en la norenaj sagaoj sub la nomo "Harald", verŝajne alude al lia avo, Harold la 2-a de Anglio. La baptonomo de Mstislav estis Teodoro. Li estis la lasta reganto de unuigita Kieva Regno; post lia morto, laŭ kronikisto, la regno "tute disŝiriĝis".
Fontoj
redaktiBazita sur la angla Vikipedio.
- ↑ Philip Line, Kingship and State Formation in Sweden 1130-1290, (Brill, 2007), 597.