Józef Ulma (naskiĝis en 1900, murdita la 24-an de marto 1944 en Markowa, distrikto Łańcucki) – proprietulo de kelkhektara bieno en Markowa. Li finis kun distingo agrokulturan lernejon en Plzeň. Enkondukis kultivadon de legomoj kaj fruktoj, okupiĝis pri abelbredado kaj silk-produktado. Katolika socia aganto, bibliotekisto, bindisto, sed antaŭ ĉio fotisto. Servisto de Dio kaj justulo inter la popoloj.[1]

Józef Ulma
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1900 (1900-03-02)
en Markowa
Morto 24-an de marto 1944 (1944-03-24) (44-jaraĝa)
en Markowa
Mortokialo pafvundo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Familio
Edz(in)o Wiktoria Ulma
Infanoj children of Ulma family • Maria Ulma • Antoni Ulma • Franciszek Ulma • Władysław Ulma • Barbara Ulma • Stanisława Ulma • unborn child of Józef & Wiktoria Ulma
Okupo
Okupo terkultivistofotisto
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en malriĉa vilaĝa familio, finis kvarklasan fundamentan lernejon. En 1921 soldatservis. En aĝo de 29 jaroj komencis lerni en agrikultura lernejo kaj estante 35 jara edziĝis al Wiktoria Niemczak, pli juna je 12 jaroj. Post komenciĝo de la germana okupado Józef Ulma engaĝiĝis en helpado al eksterminataj judoj. Verŝajne en la dua duono de 1942 kaŝigis en sia garbejo 8 judajn fuĝintojn: ses membroj de la familio Szall (Ŝali) el Łańcut kaj du filinoj de Chaim Goldman - Golda kaj Laiki. Krome li helpis al alia juda familio konstrui terdomon en apuda arbaro kaj liveris al ĝi manĝaĵojn kun aliaj aĵoj. Post certa tempo la dometo estis malkovrita de germanoj, kiuj murdis ĝiajn loĝantojn - tri virinojn kun unu infano. Neniu tiam malkaŝis lian helpadon. Dume ceteraj judoj kaŝiĝis ĝis printempo de 1944 kiam ukraina policano Włodzimierz Leś denuncis ilin. Pli frue li transprenis tutan havaĵon de la familio Szall en Łańcut kaj nun celis likvidi ties proprietulojn.

Murdo redakti

La 24-an de marto 1944 germanaj ĝendarmoj de Łańcut sub gvido de germana leŭtenanto Eilert Diekena (el Wehrmacht) pafmortigis Józef Ulma, lian edzinon Wiktoria (en la lasta monato de gravedeco) kaj sesopon de iliaj infanoj - 8-aĝan Stasia (Stanjo), 6-aĝan Basia (Banjo), 5-aĝan Władzio (Vladĉjo), 4-aĝan Franek (Franĉjo), 3-aĝan Antoś (Antonĉjo) kaj unu kaj duonaĝan Marysia (Manjo). La sepa infano mortis en sino de la patrino. Kune kun ili pereis ĉiuj kaŝataj - dum pli ol du jaroj - judoj. La leŭtenanto Eilert Diekena (el Wehrmacht) tute trankvile travivis 24 jarojn post la Dua Mondmilito ĝis natura morto en la jaro 1969 - tute ne punita kaj ne maltrankviligata de iuajn faris karieron en polico en Essen (Germanio).

Memorigo redakti

Septembre 1995 Józef Ulma kun la edzino estis postmorte distingitaj de la israela medalo Justuloj inter la popoloj.

Septembre 2003 Metropolita Kurio en Przemyśl komencis proceson de beatigo de la familio.

Marte 2004 en Markowa apud Łańcut oni starigis monumenton por memorigi martirologion de la Servistoj de Dio.

 
La monumento en Markowa (distrikto Łańcucki) omaĝe al la viktimoj de la germana murdo (Antaŭkarpatio, en Pollando)

En 2010 prezidento Lech Kaczyński distingis ilin per la Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

Marte 2011 en Markowa oni malfermis ekspozicion Samaritanoj el Markowa, la familio Ulma - poloj murditaj de germanoj pro helpo al judoj.

Marte 2014 estis inaŭgurita Muzeo al poloj savintaj judojn en Antaŭkarpatio je la nomo de la Familio Ulma.

Laŭ esploroj de Instituto pri Nacia Memoro en Antaŭkarpatio oni jam dokumentis preskaŭ 1700 personojn, kiuj kaŝloke ŝirmis judojn. Pli ol 200 de ili pereis pro helpo al juda loĝantaro. Dum faŝisma okupacio de Pollando kaŝigo de judoj estis granda risko. Nur en Pollando kaj Sovetunio pro ajna helpo al judoj minacis mortpuno. Malgraŭ tio en Pola Subtera Ŝtato oni konspire helpadis al judoj en la tuta lando.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Józef Ulma Arkivigite je 2021-12-12 per la retarkivo Wayback Machine - Jad Vaŝem website (angle)