Tatranská Javorina

Tatranská Javorina (hungare Javorina germane Uhrgarten pole Jaworzyna Spiska) estas malgranda feriejo, vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.

Tatranská Javorina
hungare: Javorina, germane: Uhrgarten, pole: Jaworzyna Spiska
municipo
Tatranská Javorina
Blazono
Oficiala nomo: Tatranská Javorina
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Poprad
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Montaro Altaj Tatroj Belianaj Tatroj
Situas en Tatra nacia parko
Parto(j) Podspády, Lysá Poľana
Rivero Javorinka
Situo Tatranská Javorina
 - alteco 993 m s. m.
 - koordinatoj 49° 16′ 00″ N 20° 08′ 30″ O / 49.26667 °N, 20.14167 °O / 49.26667; 20.14167 (mapo)
Areo 94,0497 km² (9 404,97 ha)
Loĝantaro 220 (31.12.2010)
Denseco 2,34 loĝ./km²
Akvofaloj Akvofalo de Hviezdoslav, Akvofalo Ťažký
Unua skribmencio 1320
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 059 56
Telefona antaŭkodo +421-52
Aŭtokodoj PP
NUTS 580368
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo enkadre de Tatroj
Situo enkadre de Tatroj
Situo enkadre de Tatroj
Vikimedia Komunejo: Tatranská Javorina
Retpaĝo: www.tjavorina.eu
Portalo pri Slovakio
Subtatra municipo Tatranská Javorina
Subtatra municipo Tatranská Javorina
Limpasejo de Tatranská Javorina
Preĝejo de Tatranská Javorina

Situo redakti

Tatranská Javorina situas laŭ la pola landlimo, laŭ rojo inter montoj 1193, 1283, 1038 kaj 1439 m altaj, laŭ ĉefvojo Pollando-Spišská Belá. Poprad troviĝas je 40, Zakopane 25 km. La vilaĝo estas ankaŭ limpasejo jam ne funkcianta pro zono de Schengen. En la alia flanko de la limo estas Łysa Polana.

Historio redakti

Ĝis la 18-a jarcento nur kelke da paŝtistoj loĝis tie. En 1759 ferofandejo ekfunkciis, tial ĉeĥoj kaj poloj alvenis. En 1875 la erco elĉerpiĝis, tial oni fondis farejon por papero. En 1879 prusa princo aĉetis la kampojn por ĉasadi. Tiu kampo baldaŭe iĝis Nacia parko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Javorina 396 homoj, (slovakoj en majoritato, germanoj kaj hungaroj en minoritato). En 1918 disputo okazis inter la naskiĝontaj ŝtatoj Ĉeĥoslovakio kaj Pollando tial, ke kies apartenaĵo estu la vilaĝo. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Kežmarok, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1936 la ŝtato aĉetis la kampojn. En 1938 Pollando okupis la vilaĝon, kiun post 1 jaro Slovakio reokupis. Inter 1947-1992 la municipo funkciis en Ždiar. En 2001 vivis en Tatranská Javorina 223 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj).

Vidindaĵoj redakti