Ŝafo (konstelacio)
Ŝafo (latine: Aries) estas konstelacio de la tera ĉielo de la zodiako.
Ŝafo | |
---|---|
zodiaka konstelacio • konstelacio | |
Latina nomo | Aries (genitiva Arietis) |
Mallongigo | Ari |
Imagata bildo | |
Najbaraj Konstelacioj
Perseo • Triangulo • Fiŝoj • Baleno • Taŭro | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 1h 40m 0s ... 3h 22m 0s |
Deklinacio | 9° 55' 0" ... 30° 40' 0" |
Areo | 441 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 39 |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 2 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 2,0 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -81° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | -60° ... 90° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Decembro |
Historio | |
Unua priskribo fare de | Ptolemeo |
Jaro de unua priskribo | |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
Postaj ŝanĝoj | |
Steloj
redaktiLa steloj de Aries estas malfortaj. La chefaj estas α Ari (Hamal) kaj β Ari (Sharatan).
Mitologio
redaktiLaŭ la helena mitologio Pozidono ŝanĝis la princinon Teofanon en ŝafinon. Teofano naskis ŝafidon, kiu kreskis, kaj iĝis granda flugilhava virŝafo. Ĝi nomiĝis Arieso.
Zeŭso deziris savi la du infanojn de la reĝo Atamo, kiujn la bopatrino Ino decidis mortigi. Li petis de Hermeso, ke li voku Arieson. La infanoj, kiuj nomiĝis Phrixos kaj Hellé, grimpis sur ĝian dorson, kaj forflugis. Hellé falis en la maron kaj dronis. Phrixos surteriĝis en Kolĥidon. Tuj li oferis Arieson al la dioj kaj donacis la oran ŝaffelon al la tiea reĝo. La felo pendis en arbo, gardita de drako, kiu neniam dormis. Jazono kaj la Argonaŭtoj poste iris serĉi tiun felon.
Nuntempe la ŝafo brilas en la nokta ĉielo inter la Fiŝoj kaj la Taŭro.
Astrologio
redaktiLaŭ Okcidenta astrologio, Ŝafo estas zodiaka signo por naskitoj inter la 21-a de marto kaj la 19-a de aprilo.[1] Fakte, la Suno troviĝas en ĉi tiu konstelacio inter la 19-a de aprilo kaj la 13-a de majo.[2]
Referencoj
redakti- ↑ Aries Definition & Meaning. Alirita 2022-12-01 .
- ↑ Constellations of the zodiac. Arkivita el la originalo je 2012-10-23. Alirita 2011-01-26 .