Baleno (konstelacio)
konstelacio sur ĉiela ekvatoro
Baleno estas konstelacio de tera ĉielo.
Baleno | |
---|---|
Latina nomo | Cetus (genitiva Ceti) |
Mallongigo | Cet |
Imagata bildo | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 23h 50m 0s ... 3h 17m 0s |
Deklinacio | -25° 30' 0" ... 9° 55' 0" |
Areo | 1231 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 4 |
Najbaraj konstelacioj | Ŝafo, Fiŝoj, Akvisto, Skulptisto, Forno, Eridano, Taŭro |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 3 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 2,04 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -90° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | -81° ... 65° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Novembro |
Historio | |
Unua priskribo | Ptolemeo |
Jaro de unua priskribo | |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
Postaj ŝanĝoj | |
En ĝia "kapo" brilas la alfa stelo Menkar. Tiu araba vorto signifas nazon
MitologioRedakti
Laŭ la helena mitologio Perseo mortigis Keton, la marmonstron, por savi Andromedon. La latina nomo de Keto estas Cetus. La nomo cetacoj difinas mamulojn vivantajn en la maro aŭ en riveroj, kiuj ampleksas la balenojn.
Tiu marmonstro fariĝis konstelacio nomita la Baleno. Ĝi rondnaĝas en nia nokta ĉielo proksime de Pegazo, Perseo kaj Andromedo, kiuj partoprenis en la sama helena legendo, sub la Fiŝoj.