Ŝtonumo de la diablo

Ŝtonumo de la diabloŝtonumo de Satano estas simbola ceremonio[1][2][3] praktikata de la islamanoj dum sia pilgrimado (Haĝo) en kiuj ili ĵetas ŝtonojn kiujn ili estis kolektintaj dum antaŭa fazo de la pilgrimado.

Ceremonio de la ŝtonumo de la diablo en la jaro 2006.

Dum la rito nomita jamarāt, la islamaj pilgrimantoj ĵetas ŝtonetojn al tri muroj (iam tri pilieroj) kiuj simbolas la demonon; tiu ceremonio estas okazanta en la urbo Mina proksime kaj oriente de Mekko. Tiu estas unu de la ritoj plenumendaj dum la Haĝo.

Religia signifo redakti

 
Unu de la tri pilieroj iam uzataj en la ceremonio de la Ŝtonumo de la diablo (1942).

La ŝtonumado referencas al la agado de Ibrahim, kiam laŭ la tradicio la diablo aperis al li trifoje en tiu loko. Laŭ konsilo de la Ĉefanĝelo Gabrielo, Ibrahim ŝtonumas trifoje al la apervizio. Antikve la ŝtonetoj estis ĵetitaj al tri pilieroj, sed tiuj estis anstataŭataj de la saudaj aŭtoritatoj en 2004 per muro 26 m longa.

Notoj redakti

  1. Burton, Richard Francis. (1857) Personal Narrative of a Pilgrimage to El Medinah and Meccah, p. 226. “La vorto jamrah utilas por aludi al la loko de la ŝtonumo, kaj al la ŝtonoj kiujn oni ĵetas.”.
  2. Abū Dāʼūd. (1984) Sunan Abu Dawud: Chapters 519-1337. Sh. M. Ashraf. “1204. Jamrah origine signifas ŝtoneton. Ĝi referencas la ŝtonamason aŭ al piliero.”.
  3. Hughes, Thomas Patrick. (1995) Dictionary of Islam, p. 225. ISBN 978-81-206-0672-2. “Laŭvorte "ŝtonetoj". La tri pilieroj [...] situaj antaŭ toskan muron el rokoj [...]”.

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 21° 24′ 48″ N 39° 53′ 36″ O / 21.41333 °N, 39.89333 °O / 21.41333; 39.89333 (mapo)