Betilo (vorto el la hebrea Beth-El: Loĝejo de DioRememoro de Dio), estas vorto kiu indikas sanktan ŝtonon.

La Emes-templo kaj la sundio Gabalo, kun la betilo "sankta ŝtono", antikva monero

En kelkaj [[[Ŝemidoj|ŝemidaj kulturoj]] ankaŭ ĝi uziĝas por la restaĵoj aŭ spuroj de meteoritoj kiuj frapis la teron. Tiu ĉi nomo uziĝas por montri ajnan starantan ŝtonon kiu rememorigas la ĉeeston de la dieco kaj la situon de sankta loko. La vorto ankaŭ uziĝas kiel ĝeneralaĵo al ajna ŝtono kiu sin konsideras sankta de iu specifa kulturo.

La plejmulto el la betiloj, verŝajne venantaj el meteoritoj, estis dediĉitaj al la gedioj aŭ estis kultitaj kiel simboloj de la dieco mem.

Antikvaj kaj famaj betiloj redakti

 
La Lapis Niger.
  • La Nigra Ŝtono de la Kaaba en Mekko.
  • La Lapis Niger de Romo.
  • Bethel kiu estas menciita en Genezo.[1]
  • La Nigra Ŝtono de Pessinonte, kun rilatoj al la kultado de la diino Cibelo.
  • La greka omfalo en Delfo.
  • La ŝtono benben de la suntemplo en la Heliopolo de Egiptio.
  • Betilo de Tejada la Vieja. Ĝi troviĝas en la provinca muzeo de Onubo.

Mitologiaj referencoj redakti

En la fenica mitologio rakontita de Sankuniatono, unu el la filoj de Urano estis nomita Bet-El. Lia kultado estis ofta en la plejmulto de la fenicaj kolonioj inkluzive de Kartago eĉ post la adoptado de kristanismo, kio estis denuncita de sankta Aŭgusteno de Hipono.

En la helena mitologio, la vorto estis speciale aplikita al la omfalo,[2] ŝtono kiun supozeble glutis Krono kredante ke ĝi estis sia filo Zeŭso. Ĉi tiu ŝtono estis zorgita en Delfo, ĉiutage unktita de olivoleo kaj kovrita de lano dum specialaj okazaĵoj[3]

Referencoj redakti

  1. Robert Everett Allen Palmer. Rome and Carthage at Peace. ISBN 3-515-07040-0. Page 99.
  2. Doniger, Wendy. Merriam-Webster's Encyclopedia of World Religions. ISBN 0-87779-044-2. Página 106.
  3. Pausanias X. 24.

Vidu ankaŭ redakti