Omfalo [1] estis reĝino de Lidio, kiu sklavigis Heraklon. Ŝi heredis la regadon de sia edzo Tmolo, kiu estis mortigita de taŭro. Ŝi ofte aperas en literaturo.

Heraklo kaj Omfalo (detalo), de Johann Heinrich Tischbein

Kial Heraklo fariĝis sklavo ĉe OmfaloRedakti

 
Heraklo kiel sklavo ĉe Omfalo

Kiam li estis adoleskanto, Heraklo lernis la arkpafadon ĉe Eŭritos, reĝo de Oechalie. Iun tagon, la reĝo decidis edzinigi sian filinon Iole. Pro tio li organizis konkurson, kaj promesis Iole-n al la plej sperta partoprenanto. Heraklo gajnis la konkurson. Sed Eŭritos hezitis doni sian filinon al tiu, kiu antaŭe murdis siajn edzinon kaj infanojn. Tial li refuzis. Heraklo furioziĝis, ŝtelis la ĉevalojn de Eŭritos kaj reiris al Tirinto.

Sekvis lin la filo de la reĝo, Iphitos, por repreni la bestojn. En Tirinto, Heraklo vidis lin, kondukis lin al la plej alta turo de la urbo kaj de tie defaligis lin. Iphitos mortis.

Heraklo bedaŭris tion kaj iris aŭskulti la orakolon al Delfo. Tiu ĉi konsilis al la pekulo, ke li vendigu sin, estu sklavo ĉe la reĝino Omfalo kaj donu la prezon de la vendado al la infanoj de Iphitos.

Tri monatoj ĉe OmfaloRedakti

Sur tradiciaj pentraĵoj la reĝino sidas sur trono tenante klabon en sia mano, portante surkape la felon de la leono de Nemeo kaj ĉe ŝiaj piedoj genuas Heraklo ŝpinante lanon per ŝpinbastono.[2]

Tamen dum la periodo, kion li pasigis ĉe Omfalo, Heraklo iris al Efezo por mortigi ŝtelistojn. Li mortigis ankaŭ la terkulturiston Syleus, en Aulis, kiu malbone traktis siajn laboristojn. Tiel impresiĝis Omfalo pro la kuraĝo de la heroo, ke ŝi decidis liberigi lin, post tri monatoj.

Ŝi amoris kun li kaj naskis ilian filon Lamos.

ReferencojRedakti

  1. PIV
  2. La mythologie grecque et romaine (La mitologioj greka kaj romia), Catherine Salles, eld. Hachette, 2005