Kiblo (arabe قبلة qiblah, ofte latinliterumita qibla) estas specifa loko, al kiu kredanto turnas sin por preĝi.

Kiblo
direkto • religia konduto
Situo
Geografia situo 21° 25′ 22″ N, 39° 49′ 30″ O (mapo)21.42277777777839.825Koordinatoj: 21° 25′ 22″ N, 39° 49′ 30″ O (mapo)
Kiblo (Sauda Arabio)
Kiblo (Sauda Arabio)
DEC
Kiblo
Kiblo
Situo de Kiblo
Map
Kiblo
vdr

Islama Kiblo redakti

 
La islama Kiblo: la Sankta Kaabo en Mekko

Por islamanoj la Kiblo estas la Kaabo en Mekko, kiu estas la plej grava sanktejo de Islamo. Laŭ la Tradicio (sunao) la Profeto Mahometo unue ordonis preĝi direkte al Jerusalemo en la komenca periodo de Islamo. Tiel li konformiĝis al la kutimo de la judoj laù la Biblio (Unua Libro de la Reĝoj : 8/29, 30, 44 kaj Dua libro de la Kroniko : 6/21 kaj Daniel : 6/10). Tamen dum la dua jaro post la Heĝiro estis revelaciita surao por ŝanĝi la direkton de la preĝado al Mekko anstataŭ Jerusalemo : « Turnu vian vizaĝon al la Sankta Moskeo kaj, kie ajn vi estos, turnu vian vizaĝon al ĝi » (La Nobla Korano : 2/143-146).

 
la „moskeo de la du kibloj“ (mazĝid al-kiblatain / مسجد القبلتين) markigas la lokon, en kiu laŭlegende Mohameto ŝanĝis la preĝodirekton de Jerusalemo al Mekko.
 
Islama Kiblo

En moskeo la Kiblon montras niĉo nomata « mihrabo ». Oni ofte povas trovi en islamaj landoj (ekzemple en hoteloj) sur la ĉambra plafono verdan kiblo-sagon. Male al la ortodoksaj islamanoj (sunaanoj kaj ŝijaanoj) preĝas la alevitoj ne laŭ la kiblo, sed en rondo, ĉar en iliaj imagoj Alaho manifestiĝis kiel homo. Determini kiudirekten preĝi kaŭzis, ke la araboj frue kaj intensive okupiĝis pri astronomio kaj ĉielmekaniko. Tamen la precizeco estas tre relativa praktike : je nur 1000 kilometroj for de Mekko, la angul-mezuro estas malpli ol milono da grado ! Sekve nur la intenco de islamano pravigus la validecon de la preĝo…

Kalkul-formulo de la Islama Kiblo redakti

Donitaĵoj redakti

  • A = (48°54' - longitudo de la loko)
    (Diferenco de la longitudoj inter Mekko kaj la preĝloko) ;
  • B = Latitudo de la preĝloko ;
  • C = 2°24' Latitudo de Mekko.
    • La latitudo estas kalkulenda pozitiva norde kaj negativa sude.
    • La longitudo estas kalkulenda pozitiva oriente kaj negativa okcidente.

Kalkulado redakti

  • Per kalkulilo:
 
    • Se la denominatoro estas negativa :
    • adiciu 180 gradojn al Q se la numeratoro estas pozitiva
    • subtrahu 180 gradojn al Q se la numeratoro estas negativa
  • Per programiga lingvaĵo kun funkcio atan2
 
la ĝustan rezulton oni rekte atingas
 

Rezulto redakti

Q = Direkto al la Islama Kiblo

  • Q > 0 angulo kalkulita el la Norda direkto laŭ negativa sencumo (movo laŭ la montriloj de horloĝo).
  • Q < 0 angulo kalkulita el la Norda direkto laŭ pozitiva sencumo (movo inverse de la montriloj de horloĝo, laŭ la trigonometria sencumo).

Debatoj pri la uzita formulo redakti

La islamanoj de Norda Ameriko, kiuj devenas de Afriko aŭ de Mez-Oriento, unue orientigis siajn moskeojn al la sud-orienta direkto. Sed kiam kalkuloj laŭ la granda ciklo indikis poste la nord-orientan direkton, estiĝis polemiko ĉar la rezulto ŝokis la kutiman vidmanieron platgloban de la mondo. Por trovi solvon, iuj proponis anstataŭigi la grandan ciklon per loksodromio (linio desegnita sur sfero, tiel ke ĝi trapasas ĉiujn meridianojn egalangule kaj rezultigas la saman kalkulon kiel per rekta linio desegnita sur platglobo). (The Correct Qibla (la Ĝusta Kiblo), S. Kamal Abdali, P.O. Box 65207, Washington, D.C. 20035) [1] Arkivigite je 2007-01-07 per la retarkivo Wayback Machine

Bahaa Kiblo redakti

 
La Bahaa Kiblo : La Maŭzoleo de Bahá’u’lláh en la domego de Bahjí apud Akko (Israelo)

Krom Islamo ankaŭ la Bahaa Kredo uzas la koncepton de "kiblo". Bahaanoj ĉiutage sin turnas preĝante al Bahjí, proksime al Akko ( 'Akká) en Israelo, kie la korpaj restaĵoj de Bahá'u'lláh, la fondinto de la Bahaa Religio, estas entombigitaj.

En la verso 137a de la Kitáb-i-Aqdas (la "Plej Sankta Libro" aŭ la "Libro de la Leĝo" por la bahaanoj) estas skribite :

"Ho popolo de la Bajano ! Timu vi la Plej Kompateman kaj konsideru kion Li revelaciis aliverse. Diris Li : ‘La Kiblo estas vere Tiu, Kiun Dio manifestos ; ĉiam kiam Li moviĝas, la Kiblo moviĝas, ĝis kiam Li ĉesos moviĝi’. Tiel decidis la Plej Alta Ordonanto, kiam Li deziris mencii tiun ĉi Plej Grandan Belon. Meditu pri tio, ho homoj, kaj ne apartenu el tiuj vagantaj konsternite en la dezerto de l' eraroj. Se viaj vantaj kapricoj vin instigas malakcepti Lin, kie do estas la Kiblo al kiu vi turnos vin, ho aro da neglektemaj ? Pripensu tiun ĉi verson kaj juĝu juste antaŭ Dio por ke eble vi povu akiri la perlojn de l' misteroj el la oceano ondanta je Mia Nomo, la Plej Glora, la Plej Alta."

Simbola signifo redakti

Se fizike la Kiblo estas loko, al kiu bahaanoj devas sin turni por la rite devigaj preĝoj, ĝi ankaŭ simbole memorigas al ili, ke por trovi konsilojn kaj solvi problemojn ili devas turni sin al la klarigoj de tiu manifestanta surtere la diajn kvalitojn. Similaj ideoj estas legeblaj en la Evangelio kaj en la Nobla Korano :

La Evangelio laŭ Sankta Johano 6/68 : "Simon Petro respondis al li : Sinjoro, al kiu ni iru ? Vi havas la vortojn de eterna vivo"

La Nobla Korano 4/60 : "Ho vi, kredantoj, obeu Allah-on kaj obeu Lian Senditon kaj tiujn el vi, kiuj posedas la regadon ; kaj kiam vi malkonsentas pri io, proponu ĝin al Allah' kaj al la Sendito, se vi kredas je Allah' kaj al la vivo venonta. Tio estos la plej bona kaj la plej konvena solvo."

Mapo kaj kalkulado redakti

Vidu tiun tutmondan mapon, kiu indikas la direkton al la Bahaa Kiblo [2] Arkivigite je 2006-12-07 per la retarkivo Wayback Machine, kaj tiun programon por kalkuli ĝin [3] Arkivigite je 2005-02-04 per la retarkivo Wayback Machine.

Vidu ankaŭ redakti