Puno (juro)

Puno estas sufero kaŭzita pro malpermesita faro, kun la celo ke oni ne faru tion plu. Ekzemploj estas monpuno, mortopuno, korpa puno ktp.[1] La puno estas la kutima rimedo uzata de la ŝtato aŭ de aliaj aŭtoritatoj por reagi kontraŭ krimoj kaj deliktoj, nome la limigoj de rajtoj al responsuloj aŭ kulpuloj. Pro tio, la juro kiu reguligas la deliktojn estas foje nomata PunjuroKriminala juro.

Monpuno en Nederlando pro veturado sen kasko per mopedo. Fare de ŝtata instanco.
Korpa puno en Napolo +/- 1880. Fare de neŝtata instanco.

La puno estas difinita ankaŭ kiel sankcio (administracia decido) kiu okazigas perdon aŭ limigon personaj rajtoj de unuopulo kiu estas konsiderata responsa de la faro de punenda konduto (ago aŭ malago). La termino "puno" derivas de la latina vorto poena kaj tiu posedas konotacion de doloro okazigita per la puno. La puno devas esti regulata per leĝo kaj atribuata de la koncerna tribunalo, pere de proceso.

La moderna Kriminala juro celas proporciecon inter la delikto kaj la puno. En multaj landoj oni celas ankaŭ, ke la puno utilu por la rehabilitigo de la krimulo (kio evitas la aplikon de punoj kiel la mortopuno aŭ la ĝismorta malliberigo).

La ŝtato estas normiga ento kaj havas institucian karakteron, kiu permesas regi per devigo kaj limigo, pro kio en la moderna vivo estas la nura ento kiu rajtas apliki punon. Aliaj alitipaj punoj korespondas al aliaj epokoj aŭ je similsenca (metafora) senco povas esti komprenitaj en alitipaj organizoj, ekzemple futbalteamo kiu monpunas teamanon, organizo kiu kontrolas sian anaron ktp.

ProverbojRedakti

Ekzistas pluraj proverboj pri puno kiel sufero per kiu oni punas en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  •  
     Kune kaptite, kune punite. 
  •  
     Amo kaj puno loĝas komune. 
  •  
     Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno. 

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. PIV NPIV Alirita la 3an de majo 2020.
  2. Lernu