Ĉefanĝelo Gabrielo

anĝelo en Judismo, Kristanismo, kaj Islamo
(Alidirektita el Sankta Gabrielo)

Ĉefanĝelo Gabrielo, aŭ en iuj kristanaj konfesioj sankta Gabrielo (hebree גַּבְרִיאֵל [ġabrīēl], en la moderna prononco [gavri’el], traduke "heroo aŭ forto de Dio") estas anĝelo de abrahamaj religioj. Lin mencias Tanaĥo, la Nova testamento kaj Korano (sub la nomo Ĝibril’Ĝibrā’il). Li estas do konata en judismo, kristanismo kaj islamo.

Ĉefanĝelo Gabrielo
Biblia persono
anĝelo laŭ Islamo • anĝelo en Judismo • ĉefanĝelo • anĝelo en Kristanismo
Verko Perdita Paradizo
Informoj
Originala nomo גבריאל
Eble sama Gabrielo en Islamo
Sekso sen valoro
vdr
Ĉefanĝelo Gabrielo, altaro de Isenheim, Matthias Grünewald

Malnova testamento redakti

 
Anunciacio de Fra Angelico

En la malnova testamento Gabrielo anoncas profetaĵon en la libro de Danielo. Laŭ sia nomo, kiam li aperas en la biblio, li aspektas forta, robusta viro (Dan 8:15). Oni konsideras lin la helpanto de Dio.

Nova testamento redakti

En la nova testamento Gabrielo anoncas la naskiĝon de Jesuo al Maria. Gabrielo estas konsiderata mesaĝisto de Dio.

Korano redakti

En la korano Gabrielo estas tiu, kiu malkaŝas al Mohamedo la koranon. Kiel en kristanismo, Gabrielo estas konsiderata mesaĝisto de Dio, kaj komunikis sian revelacion en la kaverno Hira, ĉe Mekko.

Vidu ankaŭ redakti