William Montgomery Watt

William Montgomery WATT (n. la 14-an de marto 1909 - m. la 24-an de oktobro 2006) estis skota historiisto, emerita profesoro de Arabaj kaj Islamaj Studoj de la Universitato de Edinburgo. Watt estis unu el la plej gravaj neislamaj interpretantoj de Islamo en Okcidento, tre influa erudiciulo ĉe la islamaj studoj kaj homo tre respektata de multaj islamanoj en la tuta mondo. La islamaj amaskomunikiloj nomis lin "la lasta orientalisto".

William Montgomery Watt
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1909 (1909-03-14)
en Ceres
Morto 24-an de oktobro 2006 (2006-10-24) (97-jaraĝa)
en Edinburgo
Tombo Edinburgo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto • teologo
Verkoj Muhammad at Mecca (book)
Muhammad at Medina (book)
vdr